Alamillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alamillo (Ciudad Real))
Alamillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13413
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Mercedes Escabias Pinto (PP)
Demografio
Loĝantaro 535  (2010)
Loĝdenso 7,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 41′ N, 4° 47′ U (mapo)38.676944444444-4.7894444444445Koordinatoj: 38° 41′ N, 4° 47′ U (mapo)
Alto 444 m [+]
Areo 67,29 km² (6 729 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alamillo (Provinco Ciudad Real)
Alamillo (Provinco Ciudad Real)
DEC
Alamillo
Alamillo
Situo de Alamillo
Alamillo (Hispanio)
Alamillo (Hispanio)
DEC
Alamillo
Alamillo
Situo de Alamillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alamillo (Ciudad Real) [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Alamillo [alamIjo] (Popleto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas alamilleros. La censita populacio en 2010 estis de 535 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,95 loĝ/km².

En 1785 la vilaĝo havis 104 familiojn, en 1857 havis 231 familiojn kaj en 1887 havis 351 familiojn kaj 1.337 loĝantojn. Tio estas dum la 19a jarcento la populacio pli ol triobliĝis.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alamillo estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Almadeno en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 444 m; je 110 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 67.29 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°40′37″ N 4°47′22″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas prahistoriaj surrokaj pentraĵoj kaj restaĵoj de la Ĥalkolitiko, de la Bronzepoko, steleoj de la frua Ferepoko. De romia epoko estas restoj de vojo al Almadeno (minoj). El la epoko de Al Andalus Idrisi mencias iu Omar, estro de militme islama populacio kiu kontrolis la vojojn inter Kordovo kaj Toledo.

Tiu teritorio alpasis al Kastilio post ties konkero fare de Ferdinando la 3-a ĉirkaŭ 1227, nome Valo de Alkudjo apartenanta al la Ordeno de Kalatrava, kiu konvertos ĝin en granda reĝa kverkarbaro por transiraj brutaroj kastiliaj, kaj en la granda liveranto de ligno por trabiziado de la minoj de hidrargo de Almadén. Tiele kun la Ordeno de Kalatrava, la Mesta estis la granda protagonisto de tiuj teroj; tiu institucio kontrolis la privilegiojn de la brutobredistoj kaj la uzado de la brutovojoj, kaj samtempe, alportis tien la diversajn vivmanierojn kutimajn de Kastilio, Ekstremaduro kaj de la komarkoj andaluziaj de Sierra Morena.

La unua mencio dokumenta devenas el la Fuero de Población de Almadén de 22a de marto de 1417, sed tiam eble la loko estis ankoraŭ nur paŝtejo kaj ne loĝejo. En la 16a jarcento jam estis almenaŭ du domaroj: alta kaj malalta. Komence de la 17a jarcento la reĝo Filipo la 4-a permesis la konstruon de preĝejo.

En 1780 jam neniu parto de la teritorio dependis de la Ordeno de Kalatrava; kaj meze de la 19a jarcento, Alamilllo iĝas municipo sendependa ene de la jurisdikcio de Almadén.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]