Saltu al enhavo

Alan Alda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Alda
Persona informo
Alan Alda
Naskonomo Alphonso Joseph D'Abruzzo
Naskiĝo 28-an de januaro 1936 (1936-01-28) (89-jaraĝa)
en Manhatano
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Fordham
Archbishop Stepinac High School (en) Traduki
Bellarmine-Jefferson High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Robert Alda Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Antony Alda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Arlene Alda (en) Traduki (1957–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Beatrice Alda (en) Traduki, Elizabeth Alda (en) Traduki, Eve Alda Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
verkisto
televida reĝisoro
reĝisoro
scenaristo
filmaktoro
filmreĝisoro
televida aktoro
komikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1958– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alan ALDA (denaske Alphonso Joseph D'Abruzzo; 28a de Januaro, 1936) estas usona aktoro. Li ricevis sesfoje la premion Emmy kaj la Oran Globon kaj trifoje estis nomumita al la premio Tony, li estas plej bone konata pro la kapitano Benjamin Franklin "Hawkeye" Pierce en la televida serio de CBS nome M*A*S*H pri la Korea milito (1972–1983). Li verkis kaj reĝisoris nombrajn epizodojn de la serio.

Stelulinte en la filmoj Same Time, Next Year (1978), California Suite (1978), kaj The Seduction of Joe Tynan (1979), li faris sian reĝisoran filmodebuton The Four Seasons (1981). Alda estis nomumita por la Oskar-premio por la Plej Bona Duaranga Aktoro pro sia portreto de Owen Brewster en la filmo de Martin Scorsese nome The Aviator (2004). Aliaj elstaraj filmoroloj estas Crimes and Misdemeanors (1989), Manhattan Murder Mystery (1993), Everyone Says I Love You (1996), Flirting with Disaster (1996), Tower Heist (2011), Bridge of Spies (2015), kaj Marriage Story (2019).

Alda ricevis la premion Primetime Emmy al Elstara Duaranga Aktoro en Drama Serio pro sia rolo kiel Senatano Arnold Vinick en la serio de NBC nome The West Wing. Aliaj roloj kiuj havigis nomumojn por premio Emmy estis en And the Band Played On en 1993, ER en 2000, 30 Rock en 2009, kaj The Blacklist en 2015. Li havis rolojn ankaŭ en The Big C (2011–2013), Horace and Pete (2016), Ray Donovan (2018–2020), kaj The Good Fight (2018–2019).

Alda estas konata ankaŭ pro siaj roloj en teatraĵoj de Broadvejo kiel en Purlie Victorious (1961) kaj ricevo de tri nomumoj al premioj Tony pro siaj prezentoj en The Apple Tree (1967), Jake's Women (1992), kaj Glengarry Glen Ross (2005). En 2008 li ricevis nomumon al la premio Grammy pro Plej Bona Aŭdlibro, Rakonto kaj Rakontoregistro pro Things I Overheard While Talking to Myself. En 2019, Alda ricevis la premion de la Screen Actors Guild al Vivatingo. Li gastigas la podkaston Clear+Vivid with Alan Alda kaj antaŭe gastigis Science Clear+Vivid.

  • 1963 Gone Are the Days!
  • 1968 Paper Lion
  • 1969 The Extraordinary Seaman
  • 1970 Jenny
    • The Moonshine War
  • 1971 The Mephisto Waltz
  • 1972 To Kill a Clown
  • 1978 Same Time, Next Year
    • California Suite
  • 1979 The Seduction of Joe Tynan
  • 1981 The Four Seasons
  • 1986 Sweet Liberty
  • 1988 A New Life
  • 1989 Crimes and Misdemeanors
  • 1990 Betsy's Wedding
  • 1992 Whispers in the Dark
  • 1993 Manhattan Murder Mystery
  • 1994 White Mile
  • 1995 Canadian Bacon
  • 1996 Flirting with Disaster
    • Everyone Says I Love You
  • 1997 Murder at 1600
    • Mad City
  • 1998 The Object of My Affection
  • 1999 Keepers of the Frame
  • 2000 What Women Want
  • 2004 The Aviator
  • 2007 Resurrecting the Champ
  • 2008 Diminished Capacity
    • Flash of Genius
    • Nothing but the Truth
  • 2011 Tower Heist
  • 2012 Wanderlust
  • 2015 The Longest Ride
    • Bridge of Spies
  • 2019 Marriage Story

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]