Alan Greenspan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Greenspan
Persona informo
Alan Greenspan
Naskiĝo 6-an de marto 1926 (1926-03-06) (98-jaraĝa)
en Novjorko
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de NovjorkoUniversitato Kolumbio • Stern School of Business • Lernejo Juilliard • George Washington Educational Campus vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Edz(in)o Andrea Mitchell vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • bankisto • politikisto • entreprenisto • ĵazmuzikisto vd
Laborkampo ekonomiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alan Greenspan

Alan GREENSPAN [Elen GRINspen] (naskiĝis la 6-an de marto 1926) estas usona bankisto, kiu gvidis dum 18 jaroj la usonan centran bankon Federal Reserve.

Li naskiĝis en malriĉa juda familio, en Novjorko. Li estis kapabla jam kiel junulo, li bone ludis je klarneto, saksofono; li estis en 1943-44 studento de arta lernejo Juilliard. Li diplomitiĝis en 1948 pri ekonomiko, summa cum laude.

Li laboris inter 1954-1987 (krom tri jaroj) ĉe konsildona firmao Townsend, Greenspan & Co. Li gvidis en 1970-74 ekonomian komisionon de ŝtatprezidanto Gerald Ford. Li estis ano en direktora konsilantaro de multaj firmaoj (de Alcoa tra J.P. Morgan ĝis Mobili).

Du monatojn post lia nomumo al prezidanto de Fed en 1987 kolapsis la novjorka borso. Tial li ekaperis antaŭ la publiko kaj lakonike sciigis, ke la Fed certigas la likvidecon de la merkato. Tio sufiĉis kvietigi la merkaton kaj fondi legendon.

Li majstre uzis la interezopolitikon kaj influis la ekonomian kreskon, likvidecon de la usona ekonomio.

Ĉar dum ĝia gvidado la usona ekonomio kreskis preskaŭ seninterrompe, multaj traktis/as lin kiel guruon. Li ankaŭ tion eluzis por la ekonomia stabileco.

Kritikistoj asertas, ke lia agado influis la ekonomian kreskon nur je 10 procentoj kaj Usono kreskis ne pli rapide ol la aliaj gvidantaj kapitalismaj landoj, rilate al propraj eblecoj (pli rapide kreskanta hejma loĝantaro, aĉetpovo).

Dum lia regado, la usonaj hejmoj kolektis rekordan ŝuldon en sumo de 11.4000 miliardoj da USD, la usona ekstera-komerca deficito estas 700 miliardoj (januaro de 2006). Tio ŝuldeblas al lia interezopolitiko.