Alan Lee
Alan Lee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1947 (75-jara) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Ealing Art College |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • psikiatro • aktoro • artisto • vidartisto |
Alan LEE [elen li] naskiĝis en 1947 en Middlesex, Anglio. Li studis grafikan fasonadon ĉe Artlernejo Ealing. Studante, li ĉefokupiĝis pri ilustrado de mitoj Keltaj kaj Nord-ĝermanaj. Dum lia tuta vivo artista restis ĉe Lee tiu intereso primitologia. Hodiaŭ li loĝadas en Devon kaj famas pro siaj kontribuoj al fantast-ilustrado, precipe de la libroj de Tolkien, sed ankaŭ de - ekzemple - Iliado. Tiel fama li fariĝis inter Tolkien-amantoj, ke filmisto Peter Jackson dungis lin por esti "arta konsilanto" dum la filmado de La Mastro de l' Ringoj, kune kun alia fama fantastilustristo, John Howe.
- Jenajn librojn li interalie ilustris:
- Faeries (kunlabore kun Brian Froud)
- Mabinogion
- Castles
- Merlin Dreams
- La Mastro de l' Ringoj
- La Hobito
- Iliado (pro kio li akiris la medalon Carnegie.)
La stilon de Lee dominas nebulnuancaj akvareloj kaj vagaj krajonaĵoj.