Alan Sillitoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Sillitoe (2009)

Alan SILLITOE (naskiĝis la 4-an de marto 1928 en Nottingham, mortis la 25-an de aprilo 2010 en Londono) estis brita verkisto.

La verkaro de Alan Sillitoe konsistas ĉefe el socikritikaj romanoj, rakontoj kaj poemoj, sed ankaŭ dramojn, eseojn, vojaĝpriskribojn kaj infanlibrojn li jam skribis. Subitan famon li gajnis per sia romano Saturday night and Sunday morning. Ĝia protagonisto estas juna laboristo, kiu – tamen nur en sia fantazio – ribelas kontraŭ la monotoneco de sia vivo.

Famaj verkoj

  • Saturday night and Sunday morning (1958)
  • The loneliness of the long-distance-runner (rakontoj, 1959)
  • The rats and other poems (poemoj, 1960)
  • Romantrilogio:
    • The death of William Posters (1965)
    • A tree on fire (1967)
    • The flame of life (1974)
  • A start in life (romano, 1970)
  • Men, women and children (rakontoj, 1973)
  • Mountains and caverns (eseoj, 1975)
  • The storyteller (romano, 1979)
  • Her victory (romano, 1982)
  • The lost flying boat (romano, 1983)
  • Life goes on (romano, 1985)
  • Last loves (romano, 1990)