Saltu al enhavo

Alan Smithee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alan Smithee
pluruza nomo • grupa pseŭdonimo • homo
Informoj
Sekso vira
Okupo ĉefkameraistofilmmuntistoreĝisorofilmreĝisoro
vdr

Alan SMITHEE (ankaŭ Allen Smithee) estas pseŭdonimo por fikcia filmisto, kutime reĝisoro, respondeca pri filmoj, en kiuj la efektiva reĝisoro ne volas, ke lia nomo estu asociita kun la verko. De 1968 ĝis 2000, ĝi estis rekomendita de la Directors Guild of America (DGA) por tiaj situacioj. [1]

Alternativaj literumoj inkluzivas la originalan variaĵon Allen Smithee , same kiel Alan Smythee kaj Adam Smithee. Du parte azie sonantaj literumoj, Alan Smi Thee kaj Sumishii Aran, ankaŭ estas, laŭ IMDb. [2]

Kvankam Alan Smithee estas fikcia rolulo, li ja havas propran profilon en la retejo IMDB. Interalie, li estas listigita en kelkaj el siaj filmkreditoj kiel: reĝisoro - okdek unu, scenaristo - dek ok, aktoro - naŭ, kaj produktoro - ok.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Wallace, Amy, "Name of Director Smithee Isn't What It Used to Be", Los Angeles Times, January 15, 2000.
  2. Braddock, Jeremy. (2001) Directed by Allen Smithee. University of Minnesota Press, p. [htt://archive.org/details/directedbyallens0000unse/e/8 8–10]. ISBN 0-8166-3534-X.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • An Alan Smithee Film: Burn Hollywood Burn, filmo de 1997

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]