Ruĝa grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alaotra grebo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa grebo
Ruĝa grebo
Ruĝa grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Tachybaptus
Tachybaptus rufolavatus
(Delacour, 1932)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Ruĝa greboAlaotra grebo (Tachybaptus rufolavatus), konata ankaŭ kiel Grebo de DelacourRusta grebo, estis grebo endemia de la Lago Alaotra kaj ĉirkaŭaj lagoj en Madagaskaro. La lasta vidaĵo (kiu povus esti jam hibrido kun la Malgranda grebo) estis en 1985 kaj la specio estis deklarita formortinta en 2010.[1][2] Oni konas nur unu foton de la specio.[3]

Tiu grebo estis birdo de ĉirkaŭ 25 cm de longo.[4] Ĝi havis kiel aliaj greboj samgenraj malhelajn kronon kaj dorson kaj pli helan kolon, same kiel helan makulon ĉe la bekobazo. Ties kapablo flugi longajn distancojn ŝajne estis limigita de ties malgrandaj flugiloj.[3]

La specio malpliiĝis dum la 20a jarcento, ĉefe pro habitatodetruo, interplektiĝo en unufadenaj retoj kaj predado fare de la enmetita fiŝo Channa striata.[5] Krome kelkaj restantaj birdoj plie kaj plie hibridiĝis kun la Malgranda grebo kiu uzas la samajn humidejojn sed nur kiel migrada haltejo; ĉar la specioj diferencis en kelkaj ŝlosilaj aspektoj, la hibridaj birdoj eble suferis pro malpliiĝanta farto, al malutilo al la genprovizo de rufolavatus.[6][7]

La Madagaskara merganaso, kiu vivis ankaŭ en la Lago Alaotra, estis supozita formortinta sed estis remalkovrita en 2006.[8] Male al tiu specio, tamen, tiu grebo havis malmultajn ŝancojn disiĝi kaj neniam troviĝis aliloke.

La specio estis oficiale deklarita formortinta en 2010, 25 jarojn post la lasta konfirmita vidaĵo.[1][2][3][9] Kvankam kelkaj specioj estis klasitaj kiel formortintaj kaj poste estis remalkovritaj, Leon Bennun, la direktoro de la konservadisma organizo BirdLife International asertis, ke "ne restas espero por tiu specio" kaj kulpigas la "neantaŭviditajn konsekvencojn" de la homa agado.[9]

Tiu formorto portis la nombron de konfirmitaj birdaj formortoj ekde la jaro 1600 ĝis 162 specioj. La antaŭa konfirmita formorto de birdospecio estis la de Liverpula kolombo (Caloenas maculata) en 2008.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2010) Species factsheet: Tachybaptus rufolavatus. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 26an de majo 2010
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2010). Wetland aliens cause bird extinction. Elŝutita la 26an de majo 2010 el http://www.birdlife.org/news/news/2010/05/red-list-for-birds-2010.html Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Walker, Matt, "Bird conservation: Alaotra grebe confirmed extinct", 26a Majo 2010. Kontrolita 26a Majo 2010.
  4. (2001) Endangered Wildlife and Plants of the World. Marshall Cavendish Corporation, p. 649. ISBN 0-7614-7194-4.
  5. Andrianandrasana, Herizo T.; Randriamahefasoa, Jonah; Durbin, Joanna; Lewis, Richard E. kaj Ratsimbazafy, Jonah H. (2005): Participatory ecological monitoring of the Alaotra wetlands in Madagascar. Biodiversity and Conservation 14(11): 2757–2774. COI:10.1007/s10531-005-8413-y
  6. Madagascar: Environment Profile
  7. Butchart SHM, AJ Stattersfield & TM Brooks (2006). “Going or gone: defining 'Possibly Extinct' species to give a truer picture of recent extinctions”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 126A, p. 7–24. [rompita ligilo]
  8. [1]
  9. 9,0 9,1 Elliott, Valerie, "Alaotra grebe declared extinct after struggle against carnivorous fish", 26a Majo 2010. Kontrolita 26a Majo 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]