Alapula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto en Alapula
Ponto en Alapula
Alapula
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 688001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 9° 30′ N, 76° 20′ O (mapo)9.497777777777876.328611111111Koordinatoj: 9° 30′ N, 76° 20′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Areo 46,18 km² (4 618 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Alapula (Keralo)
Alapula (Keralo)
DEC
Alapula
Alapula
Situo de Alapula
Alapula (Barato)
Alapula (Barato)
DEC
Alapula
Alapula
Situo de Alapula

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alappuzha [+]
vdr

Alapula, malajalame ആലപ്പുഴ Pri tiu ĉi sono aŭdu estas marhavena kaj rivera haveno, urbego, sidejo de la samnoma distrikto Alapula en subŝtato Keralo en sudokcidenta Barato. Ĝi estas konata "Venecio de Oriento" pro la sennombraj kanaloj. La loknomo estas derivita de la geografia pozicio signifanta la teron inter la maro kaj reto de riveroj fluantaj en ĝin.

Vojkruciĝo en Alapula

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alapula situas sur ebenaĵo en la Malabara Marbordo trazigzagita per sistemo de kanaloj. Koĉi (Barato) troviĝas 53, subŝtata ĉefurbo Tiruvanantapuram 114, Mumbajo 1120, Kolkato 1940, tutlanda ĉefurbo Delhio 2131 kilometrojn (aere) [1].

Tribunala domo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Alapula havis 174 164. En la finaj 1940-aj jaroj Alapula jam atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Historio[redakti | redakti fonton]

Alapula havis komercajn rilatojn kun suda Eŭropo jam dum la mezepoko. Portugaloj alvenis en 1498, ili disvastigis la katolikismon. La fama malgranda baziliko estis konstruita tiutempe. En la 17-a jarcento la nederlandanoj akiris tiu ĉi areon. Post 2 jarcentoj jam dum dominado de britoj la urbo multe evoluis en pluraj sferoj. En 1957 estis kreita la distrikto kun sidejo de Alapula.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Alapula estis fiŝkaptista kaj agrikultura loko ĝis la 18-a jarcento. En 1859 prilaborado de kokosoj komenciĝis industrie. La rizoj estas la plej kultivata. La turismo estas grava enspezo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En 2011 hinduoj havas la relativan plimulton en Alapula kun 49.85% procentoj, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj (26.23%) kaj islamanoj (23.62%).

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La malajala estas la plej parolata lingvo. La hinda, angla kaj tamila ankaŭ estas vaste parolitaj en la urbego.

Eduko[redakti | redakti fonton]

La unua lernejo en Alapula estis establita en 1816. Nun jam politeknika altlernejo kaj multe da kolegioj funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Alapula situas en tropika musonklimato (Am) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 3095 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro tre ofte pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 24-31 °C.

Stacidomo de Alapula
Ŝipo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Alapula havas vojan kaj fervojan kontaktojn laŭ la marborda trafiklinio. La plej proksima (ankaŭ internacia) flughaveno funkcias en Koĉi. Sur la kanaloj turistaj ŝipoj kaj domboatoj trafikas, la marhaveno supozeble estas nur fiŝkapta haveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • lumturo
  • sablaj strandoj
  • pluraj preĝejoj
  • statuo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans