Alarmosignalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alarmvoĉo)
Alarmadoj estis studitaj en multaj specioj, kiaj ekzemple urozizeloj.

En la kampo de bestokomunikado, alarmosignaloalarmalvoko estas kontraŭpredanta adaptado plusendanta al diversaj signaloj elsenditaj de sociaj bestoj en respondo al danĝero.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Multaj primatoj kaj birdoj havas kompleksajn alarmadojn por avertado de samspeciuloj pri proksimiĝantaj aŭ minacantaj predantoj. Ekzemple, la karaktera alarmado de la Merlo estas konata sono en multaj ĝardenoj kaj cxefe en kamparo. Aliaj bestoj kiaj fiŝoj kaj insektoj povas uzi aliajn ne-aŭdajn signalojn, kiaj ekzemple vidaj aŭ kemiaj mesaĝoj. Ĉar vidaj signaloj estis uzataj kiel alarmosignaloj, ili estas ankaŭ pli facilaj konstateblaj fare de predantoj kaj malpli efike supozeble ricevitaj de samspeciuloj, kaj pro tio oni tendencas konsideri ilin kiel signalo por la predanto anstataŭe.

Malsamaj vokoj povas esti uzataj pri predantoj kaj surteraj kaj elaeraj. Ofte, la bestoj povas koni kiun membron de la grupo estas kiu faras la vokon, tiel ke ili povas ignori tiujn de nur malmulta fidindeco.

Evidente, maltrankviligaj signaloj faciligas supervivon per permesado al la aŭskultantoj de la alarmo eskapi de la fonto de danĝero, sed tiu ekologia sekureca sistemo povas rezulti en kosto al la alarminto. Kiam besto vokatentas, markas sin mem per signalado, kaj povas esti pli supozeble manĝata fare de predanto ol se ĝi konserviĝus trankvila. Tiu supozo estis konfirmita per eksperimentaj datumoj pri predadaj indicoj kaj la ligo inter tiuj kaj la bruaj pepaj aŭ susurantaj alarmadoj. Tamen, ekzistas ankaŭ iu indico ke alarmadoj povas ankaŭ pliigi individuan trejnitecon.[1]

Alarmadoj ofte estas altfrekvencaj sonoj ĉar tiuj sonoj estas pli malfacile lokalizeblaj, malgraŭ ofta kredo.[2][3]

Selekta avantaĝo[redakti | redakti fonton]

Simioj[redakti | redakti fonton]

Falsaj alarmosignaloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 10.1046/j.1439-0310.1999.00396.x
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-21. Alirita 2012-08-03.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-07. Alirita 2012-08-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]