Alaska Mara Nacia Naturrezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alaska Mara Nacia Naturrezervejo
Nacia Faŭna Rifuĝejo [+]
Koordinatoj52° 0′ 0″ N, 174° 0′ 0″ U (mapo)52-174Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 174° 0′ 0″ U (mapo)

Areo20 000 km² (2 000 000 ha)

Estiĝo1980

Alaska Mara Nacia Naturrezervejo (Alasko)
Alaska Mara Nacia Naturrezervejo (Alasko)
DEC
Alaska Mara Nacia Naturrezervejo
Alaska Mara Nacia Naturrezervejo
Map
Alaska Mara Nacia Naturrezervejo

Vikimedia Komunejo:  Alaska Maritime National Wildlife Refuge [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Insulo Granda Hazy - Alaska Mara Nacia Naturrezervejo.

La Alaska Mara Nacia Naturrezervejo (angle Alaska Maritime National Wildlife Refuge (ofte mallongigita al Alaska MaritimeAMNWR) estas Nacia Naturrezervejo de Usono kiu enhavas ĉirkaŭ 2 400 insulojn, terpintojn, rokojn, insuletojn, kaj rifojn en Alasko, kun totala areo de 20 000  km², el kiuj 10 700 km² estas naturo. La Alaska Mara Nacia Naturrezervejo etendas el Kabo Lisburne en la Ĉukĉa Maro al la pinto de Aleutoj okcidente kaj la insulo Forrester en la suda regiono de la Alaska pattenilo oriente. La Naturrezervejo havas diversajn terformojn kaj terenojn, kiaj tundro, pluvarbaro, klifoj, vulkanoj, strandoj, lagoj, kaj rojoj.

Insulo Gull (mevo), malgranda roka elstaraĵo ĉe la Golfo Kaĉemako estas somera hejmo de ĉirkaŭkalkulataj 10,000 marbirdoj.

La Alaska Mara Nacia Naturrezervejo estas bone konata pro sia abundo de marbirdoj. Ĉirkaŭ 75 % el alaskaj indiĝenaj marbirdoj, 15 al 30 milionoj de 55 specioj, uzas la Naturrezervejon. AMNWR havigas ankaŭ nestohabitaton por ĉirkaŭkalkulataj 40 milionoj da marbirdoj, reprezente 80 % el ĉiu marbirdoj de Nordameriko. La birdoj ariĝas en "birdurboj" (kolonioj) laŭlonge de la marbordo. Ĉiu specio havas specialan nestolokon (roka kornico, fendo, aŭ truo). Aliaj animaloj de la parko estas marleonoj, fokoj, rosmaroj, balenoj kaj mar-lutroj.

La administra sidejo kaj vizitanta centro estas situanta ĉe Homer (Alasko).