Alaska Patotenilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Alaska pattenilo

La Alaska patteniloangle Alaska Panhandle (pro la formo de la regiono) estas la nomo de la parto de la usona ŝtato Alasko, kiu situas oriente de la longitudo 141°.

Geografio

La alaska pattenilo estas mallarĝa marborda strio ĉe la Pacifiko, kiu oriente limigas la kanadan provincon Brita Kolumbio. La landlimo inter Alasko kaj Kanado situas laŭ la montĉeno Saint Elias kaj la marborda ĉeno (Coast Mountains). Interalie troviĝas ĉe la landlimo la 4663 m alta Monto Fairweather, la plej alta monto de Brita Kolumbio. Ĉe la suda ekstremaĵo de la alaska pattenilo kuŝas la enirejo Dixon kaj la kanalo Pearse.

Ekzistas multegaj insuletoj (Aleksandra insularo) kaj fjordoj, foje pli ol 100 km longaj. La plej gravaj insuloj estas Admiraleca insulo, Baranof-insulo, Ĉiĉagof-insulo, Etolin-insulo, Kuiu-insulo, Kupreanof-Insulo, insulo Princo de Kimrio, Revillagigedo-insulo kaj Wrangell-insulo.

Konataj parkoj estas la nacia parko de la glaĉera golfo (Glacier Bay National Park and Preserve, la nacia historia parko de Sitka kaj la nacia arbaro de Tongass.

Trafiko

Per tervojo atingeblas nur la komunumoj Skagway (tra la Blanka intermonto (White Pass), kiu havas ankaŭ fervojon al Whitehorse) kaj Haines, kiu dum la orimpetego estis elirpunkto al la fama Ĉilkot-pado. Tie, aŭ en la plej suda kanada Prince Rupert eblas trafi aviadilon aŭ pramŝipon.

Komunumoj

Konataj urboj estas Juneau (la ĉefurbo de Alasko), Sitka, Ketchikan, Wrangell kaj Petersburg.

Eksteraj ligiloj