Alaskan Way Viaduct

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alaskan Way Viaduct

viadukto
Situo
Koordinatoj 47° 36′ 14″ N, 122° 20′ 18″ U (mapo)47.603986-122.338246Koordinatoj: 47° 36′ 14″ N, 122° 20′ 18″ U (mapo)
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Usono

Alaskan Way Viaduct (Usono)
Alaskan Way Viaduct (Usono)
DEC
Alaskan Way Viaduct
Alaskan Way Viaduct
Alaskan Way Viaduct

Geografia lokigo sur la mapo : Vaŝingtonio

Alaskan Way Viaduct (Vaŝingtonio)
Alaskan Way Viaduct (Vaŝingtonio)
DEC
Alaskan Way Viaduct
Alaskan Way Viaduct
Alaskan Way Viaduct
Map
Alaskan Way Viaduct
vdr
Viadukto Alaskan Way, rigardante sudorienten el Victor Steinbrueck Park
Viadukto Alaskan Way, rigardante de sur Elliott Bay

La Alaskan Way Viaduct (Viadukto Alaskan WayViadukto super Vojo Alaska) estis duetaĝa levita aŭtovojo en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono, kiu portis sekcion de Ŝtata Ŝoseo 99 (SR 99). La aŭtovojo direktiĝas norden-suden laŭ la havena marbordo distancon de 3,54 km, oriente de Alaskan Way kaj Golfeto Elliott, kondukante aŭtojn inter la Aŭtovojo al Okcidenta Seatlo en SoDo kaj la Tunelo sub strato Battery en Belltown.

La viadukto konstruiĝis en tri fazoj de 1949 ĝis 1959. La unua parto malfermiĝis la 4-an de aprilo 1953. La viadukto estis la malpligranda el la du gravaj nord-sudaj trafikaj koridoroj tra Seatlo (la alia estas InterŜtata Ŝoseo 5). En 2016 ĝi portis ĝis 91,000 veturilojn tage en 2016.

Pro timoj pri ĝia frakasebleco en tertremo, la registaro ekde la 1960-aj jaroj proponis forigi la viadukton, des pli post la tertremo Nisqually en 2001, kiu faris al ĝi iomete da damaĝo. Postaj sismologiaj taksoj indikis, ke plua tertremado povus kolapsigi ĝin.

La ŝtata kaj urba registaroj konsideris plurajn eblojn, inkluzive de rekonstruita strukturo, surfaca stratego kaj tranĉita-kovrita tunelo, sed ne povis kompromiti al fina elekto. Finfine en 2009 oni decidis bori profundan tunelon sub la urbocentro. En 2011 oni malkonstruis la sudan parton de la viadukto, kaj en 2019 oni intencas forigi la ceteran, pli nordan parton, malfermante al trafiko la tunelon en februaro 2019. La fermiĝo efektiviĝis en la vespero de la 11-a de januaro, 2019. La 22-an de novembro finiĝis la malkonstruado.