Alba (Teruelo)
Alba | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44395 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 187 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 1° 21′ U (mapo)40.6187451-1.3455814Koordinatoj: 40° 37′ N, 1° 21′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 974 m [+] | ||
Areo | 69,534097 km² ( 695 3.4 097 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alba (Teruel) [+] | |||
Alba [ALba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas (trans la rivero Jiloca) okcidente de Torrelacárcel kaj la Aŭtovojo Mudeĥara (A-23), kiu ligas Zaragozo-n kun Teruelo, kaj la nacia ŝoseo N-234, kiu iras paralele al la antaŭe menciita kaj parte irante kun la N-330. La urba kerno staras je 974 m super marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.
La strategia lima loko de la areo estis tialo por kastelo, kies ruinoj restas.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Alba oni malaltiĝis el 786 en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 184 loĝantoj.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ruinoj de la kastelo ktp.