Albana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albana lingvo
Shqip
Teritorio de albana lingvo
Teritorio de albana lingvo
lingvo • makrolingvomoderna lingvo
hindeŭropa lingvaro
Parolata en Albanio, Kosovo, Macedonio, Serbio, Montenegro, Kroatio, Turko kaj Rumanio, krome en Italio kaj Greklando sed kiel lingvo de enmigrintoj en okcidenta kaj meza Eŭropo kaj Norda Ameriko kaj Aŭstralio.
Parolantoj pli ol 7,5 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Albana lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Albanio, Kosovo
Reguligita de Akademio de Sciencoj de Albanio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sq
  ISO 639-2
    Bibliografia alb
    Terminologia sqi
  ISO 639-3 sqi
  Glottolog alba1267
Angla nomo Albanian
Franca nomo albanais
Vikipedio
vdr

ISO-lingvokodo :

639-1 = sq
639-3 = sqi

La albana lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de almenaŭ ĉ. ses milionoj de loĝantoj de la okcidenta balkana duoninsulo de la sud-orienta Eŭropo. Estas du ĉefaj dialektoj, kiuj estas limigite interkompreneblaj: Tosk, parolata en la suda kaj centra Albanio, kaj inter la albana malplimulto de nord-okcidenta Grekio; kaj Gheg (aŭ Geg), parolata en la norda Albanio kaj inter la albanoj de Kosovo, Makedonio, Grekio kaj Montenegro. Oni kredas ke la albana lingvo venas ĉefe de la iliriaj lingvoj, kiuj estis parolataj en tiu regiono antaŭ du jarmiloj, kaj kiuj estas parto de neniu konata pli vasta subgrupo en la hindeŭropa familio.

Alfabeto kaj prononco

La albana estas skribata per la Latina alfabeto, kun iuj nekutimaj elparoloj :

A B C Ç D Dh E Ë F G Gj H I J K L Ll M N Nj O P Q R Rr S Sh T Th U V X Xh Y Z Zh
a b c ç d dh e ë f g gj h i j k l ll m n nj o p q r rr s sh t th u v x xh y z zh
[ɑ] [b] [t͡s] t͡ʃ] [d̪] [ð] [ɛ] [ə] [f] [ɡ] [ɟ] [h] [i] [j] [k] [l] [ʟ] [m] [n] [ɲ] [ɔ] [p] [c] [ɾ] [r] [s] [ʃ] [t̪] [θ] [u] [v] [d͡z] [d͡ʒ] [y] [z] [ʒ]

Albanoj transliteras fremdajn vortojn en sian propran manieron, eĉ de la latina alfabeto; tial la anglalingva nomo Josh McDowell estas transliterata kiel Xhosh Mekdauëll.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/02, paĝo 19: La albana verkita de Fatbardha Leka kaj Bardhyl Mezini.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.argjiro.net/fjalor Angla-Albana Vortaro greke http://www.sprachprofi.de.vu/english/al.htm Listo de senpagaj retaj rimedoj por lernantoj greke http://cezarkurti.com/ Albana Mondo (kurso) greke http://www.albanianoverview.com Superrigardo pri la Albana lingvo angle