Albanlingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ la 20-a jarcento, albanaj verkistoj uzis plurajn malsamajn alfabetojn por skribi en la albana (cirila, latina, greka, araba ktp)[1]. Novembre 1908 la Kongreso de Manastir (hodiaŭ Skopje) aprobis la alfabeton de la albana lingvo surbaze de latinaj literoj kun la du diakritaj sonoj ë kaj ç kaj aliaj sonoj formitaj de la kuniĝo de latinaj literoj kiel sh, zh, xha, ll, dha, nje. En 1916 la Beletra Komisiono (Komisia Letrare) en Shkodër aprobis la subdialekton de Elbasan (Maza Albanio) kiel oficiala albana lingvo. En 1972, la Ortografia Kongreso en Tirano establis la principojn de unuigita – unuiĝinta skriba lingvo [2], post kio ĝi estis ankaŭ adoptita fare de la Kosova Akademio.

La plej malnova konata albana verko estas tiu de Teodor Shkodrani, publikigita en 1210.

La unua konata albana verko en sekura gardado estas la 16-jarcenta Meshari (Misalo), verkita fare de Gjon Buzuku[3].

Frumoderna periodo[redakti | redakti fonton]

Unu el la rezultoj de la influo de Islamo kaj precipe Sufiismo- ordoj, kaj la kulturo de la invadinto, estis la apero de lernejo de poezio dum la 18-a jarcento, aŭ de literaturo skribita en la albana sed per araba alfabeto . Ĝiaj aŭtoroj kiel Nezim Frakulla , Sulejman Naibi , Hasan Zyko Kamberi , Shahin kaj Dalip Frashëri , kaj aliaj traktis en siaj verkoj motivojn pruntitaj el orienta literaturo , verkis religiajn tekstojn kaj poezion en lingvo sufokita de orientalismoj kaj evoluigis religian lirikon kaj epopeon. La Poezio de la Bejtexhinj estis forte influita fare de turkaj, persaj kaj arabaj literaturaj modeloj en modo tiutempe kaj en Istanbulo kaj la Proksima Oriento.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 19-a jarcento estis la jarcento de naciaj movadoj en Balkanio, dum kiu albanojn restis sen sufiĉa tradicio de unueca evoluo de la ŝtato, lingvo kaj kulturo sed, anstataŭe, kun individuisma kaj regionisma pensmanieroj hereditaj de la supereco de klanoj kaj parenceco kaj sekve. kun subevoluinta nacia konscienco. En tiu ĉi historia kultura situacio aperis literatura movado nomata Rilindja Kombëtare (Nacia Renesanco). Nacia Renesanco, flegado de la albana kiel lingvo de kulturo, la organizado de nacia edukado kaj la establado de nacia literaturo sur la kultura nivelo same kiel la kreado de la sendependa ŝtato - tiuj estis la celoj de tiu movado kiu naskis la lernejo de albana romantikismo. La daŭringo de tiu tradicio kaj la publikaĵoj de Rapsodio de arbereŝa poemo en 1866 de Jeronim De Rada[4], de Kolekto de albanaj popolkantoj kaj rapsodioj de albanaj poemoj en 1871 de Zef Jubani, Bleta albana (Albana abelo) en 1878 de Thimi Mitko, ktp., estis parto de la kultura programo de la Nacia Renesanco por establi etnan kaj kulturan identecon de albanoj.

Naim Frasheri, fondinto de la nacia literaturo de la albanoj kaj de la nacia literatura lingvo, sur albana poŝstampo (2000)

Otomana Imperio[redakti | redakti fonton]

Dum la Otomana Imperio, la otomanoj subpremis la literaturan vivon de la albanoj kaj ĉiu literaturo verkita en la albana estis malpermesita. La albanaj verkistoj loĝantaj en Italio tial profitis el la kultura libereco kiu regis en la lando, ĉar en Italio estis neniu restrikto pri eldonado de libroj en la albana.

Moderna periodo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa tendenco de la albana literaturo inter la du mondmilitoj estis kritika, socialisma realismo, sed ĝi ankaŭ portis restaĵojn de romantismo. Eminentaj verkistoj de tiu ĉi periodo estas ekzemple Fan Stilian Noli, Gjergj Fishta, Faik Konitza, Haki Stërmilli, Lasgush Poradeci, Mitrush Kuteli, Nikolla (Migjeni) kaj aliaj. Post la Dua Mondmilito ĝis 1991 la ĉefa tendenco de la albana literaturo estis socialisma realismo, diktita de la komunista partio de Albanio.

Naciisma literaturo[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 19-a jarcento, la albana nacia movado estiĝis en la devenlando kaj en la disvastigo kiu revivigis albanan literaturon. Inter la verkistoj, multaj eternigitaj en stratnomoj, estas Naim Frashëri (1846-1900), la nacia poeto de Albanio, Gjergj Fishta (1871-1940), franciskana monaĥo aktiva en la albana naciisma movado, kaj Millosh Gjergj Nikolia.

La albana literaturo de naciisma karaktero unue estis evoluigita fare de italo-albanoj en Kalabrio meze de la 19-a jarcento kaj de albanaj intelektuloj en Konstantinopolo en la dua duono de la 19-a jarcento. Naim Frashëri apartenis al la grupo en Konstantinopolo. Liaj plej konataj verkoj estas Bagëti e Bujqësi (Brutaro kaj Agrikulturo), Histori e Skanderbeut (Historio de Skanderbeg), kaj Lulet e Verës (Printempaj Floroj), kolekto de mallongaj poemoj[5]. Gjergj Fishta, verkis la lirikan epopeon Lahuta e Malcís (Harpo de la Montaro), kiu estas konsiderata ĉefverko de albana literaturo [5] Li estis la unua albano kiu estis nomumita por la Nobel-premio pri Literaturo[6].

Lasgush Poradeci (1899–1987), estis poezia talentulo kiu verkis molan kaj varman poezion, sed kun profunda pensado kaj ĉarma muzikeco: Vallja e yjeve (La danco de steloj), 1933, Ylli i zemrës (La Stelo de Koro), 1937.

Musine Kokalari estis la unua ina verkisto en albana literaturo [7].

Socialisma realismo[redakti | redakti fonton]

Kulturo en Albanio estis subpremita fare de la komunista registaro, kiu persekutis ankaŭ albanajn verkistojn kaj intelektulojn. El tio estiĝis literatura kaj kultura vakuo kun la celo krei novan nacian identecon bazitan sur la komunisma ideologio[8].

Albanaj verkistoj devis trakti la partian militon kaj la laborojn por konstrui socialismon, kaj ankaŭ malhelpi la influon de "dekadenca" okcidenta kulturo. Temoj kiuj ne kontribuis al komunista ideologio kaj politiko estis rigarditaj kiel tabuoj.

La tipa reprezentanto de socialisma realismo estis Millosh Gjergj Nikolla, nomata Migjeni (1913-1938), nomata kiun la komunista registaro en Albanio konsideris frontulon de socialisma realismo[9].

La roluloj de liaj verkoj estas homoj el la plej malaltaj tavoloj de la albana socio. Kelkaj el la rakontoj de Migjeni estas romanoj en miniaturo; iliaj temoj reprezentas la konflikton de la individuo kun institucioj kaj la patriarka kaj konservativa moralo. Li estas unu el la plej grandaj reformantoj de albana literaturo, la unua granda moderna albana verkisto.

Postkomunista periodo[redakti | redakti fonton]

En la postkomunista periodo en Albanio evidentiĝis ke ekzistas multaj poetoj kiel Visar Zhiti, Mimoza Ahmeti kaj aliaj.

La poemoj de Ali Podrimja estas inter la plej tradukitaj en la albana poezio[10] [11]. Ali Podrimja estas poeto el Kosovo verkinta ankaŭ dum la asocialism epoko en eksa Jugoslavio.

Ismail Kadare estas konsiderata la plej elstara kaj internacie konata vivanta verkisto de Albanio[12]. Lia plej konata verko estas Gjenerali i ergistu së sủ một ("La Generalo de la Morta Armeo").

Ridvan Dibra estas gvida figuro de nuntempa albana literaturo, kaj verkinto de pluraj novigaj verkoj[13].  Li estis rekompensita kun pluraj naciaj kaj internaciaj premioj, inkluzive de la Rexhai Surroi Premio por la plej bona albana romano de la jaro 2012, por lia romano, " Legjenda e vetmisë " (La Legendo de Soleco)[14].  Li estis vokita kiel unu el la kvin plej grandaj vivantaj albanaj verkistoj[15].

Luljeta Lleshanaku estas unu el la plej gravaj kaj plej aklamitaj albanaj poetoj hodiaŭ. Ŝi verkis sep poemarojn[16].

Fatos Kongoli, naskiĝis en 1944 en Elbasan, estas konsiderata unu el la plej "fortaj kaj konvinkaj" reprezentantoj de la nuntempa albana literaturo[17].

Alia grava verkisto estas Ben Blushi, kies debutromano "Vivi sur insulo" (2008), traktas la islamigon de albanoj, iĝinte furorlibro post la falo de komunismo en Albanio. Lia dua romano, Otello, the Moor of Vlora (2009), ricevis la Premio pri Literaturo de la Eŭropa Unio.  Liaj pli postaj romanoj daŭriĝis esti naciaj furorlibroj[18].

Albana literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas jam tradukite al Esperanto ĉirkaŭ 20 romanoj el la albana moderna literaturo, kiel ekzemple la romano "La senfina funebra procesio" de Visar Zhiti, poeziaĵoj de Mimoza Ahmeti, alia poeziaro de Luljeta Lleshanaku, akompanite per DVD[19].

Verkoj de janaj aŭtoroj estis jam tradukitaj al Esperanto (2022), kvankam ne ĉiu traduko trovis eldoniston, ĉefe pro financaj malhelpoj:

  • Enkela Xhamaj, albana esperantistino ('poemoj' - vjersha, eld. AEI, Tirana, 1991, 30 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keith Brown (2006). Albania: Language Situation i: Encyclopedia of Language and Linguistics.
  2. Ammon Ulrich, Dittmar Norbert, Mattheier Klaus (2005). Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society. sid. 1878.
  3. Jared Klein, Brian Joseph, Matthias Fritz (2017). Handbook of Comparative and Historical Indo-European Linguistics.
  4. (en) Marcel Cornis-Pope, John Neubauer (2010). History of the Literary Cultures of East-Central Europe: Junctures and Disjunctures in the 19th and 20th Centuries.
  5. 5,0 5,1 Charles Jelavich, Barbara Jelavich (2012). The Establishment of the Balkan National States, 1804-1920. sid. 282.
  6. The highland lute - Central European University Press, OpenEdition.
  7. MaryLee Knowlton, Debbie Nevins (2020). Albania (Cultures of the World). sid. 99.
  8. Robert Elsie (2001). A Dictionary of Albanian Religion, Mythology and Folk Culture.
  9. Wojciech Roszkowski, Jan Kofman (2016). Biographical Dictionary of Central and Eastern Europe in the Twentieth Century. sid. 2022.
  10. Bavjola Shatro (2016). Between(s) and Beyond(s) in Contemporary Albanian Literature. sid. xiii.
  11. ”Poet found dead in France”, Channel24, 2012-07-22.
  12. Elez Biberaj (2019). Albania in Transition: The Rocky Road to Democracy. sid. 30.
  13. (en) Elsie, Roberto. "Ridvan DIBRA". Robert Elsie:Albana Literaturo. Arkivita el la originalo la 23an de oktobro 2017
  14. (en) "Ridvan Dibra". AlbanianBooks. Arkivita de la originalo, la 24-an de majo 2017.
  15. (en) Olluri, Adil. "Adil Olluri: A kemi Roman Postmodernë ?! Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine". UET (European University of Tirana).
  16. (en) "Luljeta Lleshanaku". AlbanianBooks. Arkivita de la originalo, la 16-an de januaro 2017.
  17. (en) "Fatos Kongoli". albaneseliterature.net
  18. (en) "Ben Blushi - Eŭropa Unia Premio por Literaturo" . euprizeliterature.eu, Arkivita el la originalo la 29-an de septembro 2017.
  19. (eo) Vizito de la pola esperantisto Tomasz Chmielik en Albanio, esperanto.china.org.cn, la 21-an de novembro 2014, alirite la 24-an de novembro 2022.

[[Kategorio:Kulturo de Albanio]]