Alberiko el Montokasino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberiko el Montokasino
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1029 (1029-11-30)
en Benevento
Morto 17-an de oktobro 1088 (1088-10-17) (58-jaraĝa)
en Romo
Tombo Santi Quattro Coronati
Lingvoj latina
Okupo
Okupo monaĥofilozofoverkisto
vdr
MONTOKASINAJ INTELEKTULAJ MONAĤOJ
“ALBERIKO EL MONTOKASINO”
nomo = Alberiko
kromnomo = el Montokasino
nacio = itala
sekso = vira
naskiĝoloko = Settefrati (teritorio de Benevento, Italio)
naskiĝodato = 1030 ĉirkaŭ
mortodato = 1105 ĉirkaŭ
aktiveco1 = monaĥo
aktiveco2 = verkisto
aktiveco3 = kardinalo de la Katolika Eklezio (eble)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alberiko el Montokasino estas dirita ankaŭ Alberiko el Montokasino la pli maljuna por lin distingi de la samnoma montokasina monaĥo Alberiko el Settefrati, dirita ankaŭ Alberiko el Montokasino la pli juna, naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 1100 kaj mortinta post en 1145.

La loko de lia naskiĝo ne estas certe konata, sed certas ke tio okazis en la Beneventa teritorio. Laŭ iuj biografiistoj ankaŭ li devenus el Settefrati[1],

Ĉe Rofredo, kiu estos sekve ĉefepiskopo de Benevento ekde 1076 ĝis 1107, kaj kiun li difinas sia majstro, li eble ricevis instruon de literaturo. Li fariĝis monaĥo en Montokasino eble en 1057 (lia ĉeesto en la monaĥejo estas atestata ĉirkaŭ 1060) sub la granda abato Dezidero - la estonta papo Viktoro la 3-a – al kiu li estis multe ligita[2].

Instruisto pri gramatiko kaj retoriko, li havis inter siaj lernantoj Johano el Gaeta, estonta papo Gelaso la 2-a kaj la kanoniko Hugo, kiu estis majstro en la studio de Bolonjo.

Lia elstara graveco estas atestata ankaŭ en la korispondado kun sankta Pier Damiani pri bibliaj problemoj[3]. Esploristoj evidentigis lian kompletan rolon ene de tiu vasta teologia kaj spirita movado konata kiel gregoria reformo.

Alberiko partoprenis en la roma koncilio de 1078, anoncita de papo Gregorio la 7-a en kiu estis kondamnitaj la tezoj pri Eŭkaristio de Berengaro de Tours: en tiu cirkonstanco Alberiko verkis la traktaton De corpore Christi, malaperinta. [4]

Laŭ iuj liaj biografiistoj li estis nomumita kardinalo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Lia produktaĵaro, tre vasta, kovras temojn de gramatiko kaj retoriko, dogmatiko, hagiografio kaj muziko. inter liaj verkoj aparte memorindas la Breviarium de dictamine, pro kiu ili estas konsiderata la iniciatoro de tiu ars dictandi kiu disvolviĝos en la 12-a kaj 13-a jarcentoj: en la traktato la compositio (aranĝo) estas dividita en kvar partoj (exordium, narratio, argumentatio, conclusio = komenco, rakonto, argumentado, konkludo); tiu retorika teorio estis evoluigita de liaj disĉiploj kaj vastigita en Italio kaj Francio.

Liverkis ankaŭ Flores rhetorici, De rithmis kaj De barbarismo et solecismo, tropo et scemate.

Hagiografiaj verkoj estas Vita S. Scholasticae, Vita Sancti Dominici (temas pri Sankta Dominiko el Domenico el Sora, abato), Vita Sancti Aspreni kaj Passio Sancti Modesti. Krome li estas aŭtoro de diversaj religiaj himnoj.

Al la disputo papo-imperio estis dediĉita alia lia traktato, perdiĝinta: Contra Henricum imperatorem de electione Romani Pontificis.

Aliaj verkoj estas sencerte atribuitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Settefrati ... ne nur estis konata pro ĝia sanktejo; ĝi estas citita en enciklopedioj vataj kaj malvastaj… ĉar ĝi donis la vivon al la kardinalo Alberico Anserici, forta geniulo…: al monaĥo Alberiko kiu per sia mistika “Vizio” fajrigis la la aŭdacan fantazion de la Altega Poeto de nia raso”. (Achille Lauri, Settefrati attraverso la sua storia, en "Latina gens", 7(1929), n. 7, p. 322).
  2. Lia kunlaborado estas dokumentita en la “Dialogoj” de Dezidero (en Monumenta Germaniae Historica, Germ. Hist., Scriptores, XXX, p. 1111 s.), en kiu Alberiko estas kaŝita sub la persono de Teofilo. Laŭ iuj kritikistoj li kunlaboris en la redakto de la “Dialogoj”.
  3. Sankta Pier Damiani, Opuscula, en Patrologia Latina, 145, koll. 621 s.
  4. En la debato Alberiko estis tenaca subtenanto de la formulo formula substantialiter kiu kune kun realiter havis grandan ŝancon en la dogma difino pri Eŭkaristio, ĝispunkte eniri en la definitiva difino de la Koncilio de Trento.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giorgio Brugnoli, Per il testo del "De rithmis" di Alberico di Montecassino. In "Benedictina", vol. 14, fasc. 1 (1967) p. 38-50
  • Anselmo Lentini, s.v. Alberico di Montecassino senior, en Dizionario Biografico degli Italiani, I, p. 643-645 (on-line)
  • C.A.G, s.v. Alberico di Montecassino, in Enciclopedia cattolica, I, p. 664.
  • Achille Lauri, Due benedettini di Montecassino: Alberico il Visionario e Alberico il Cardinale, da Settefrati. Roma, 1911
  • Aniceto Venturini, La gloria del mio paese, ovvero I due Alberici da Settefrati: profili biografici. Sora: Tip. Romana di F. Roccatani, 1880

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Petro Diakono, De viris illustribus archimonasterii Casinensis, en Monumenta Germaniae Historica. Scriptores, VII, p. 728

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]