Albero Alto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albero Alto
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22112
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 125  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 0° 20′ U (mapo)42.0501202-0.3368327Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Alto 442 m [+]
Areo 19,278366 km² ( 192 7.8 366 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albero Alto (Provinco Ŭesko)
Albero Alto (Provinco Ŭesko)
DEC
Albero Alto
Albero Alto
Situo de Albero Alto
Albero Alto (Hispanio)
Albero Alto (Hispanio)
DEC
Albero Alto
Albero Alto
Situo de Albero Alto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albero Alto [+]
vdr

Albero Alto [alberoALto] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Flumen proksime al provinca kaj komarka ĉefurbo, iom sudoriente. La loĝloko Albero Alto mem (442 msm) estas je 13 km nordokcidente de Huesca (laŭ ŝoseo A-131) inter Monflorite norde kaj Novales sudoriente; krome sude estas Piracés.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri mezepoka gravo atestas la kastelo de Corvins (15a-16a jarcentoj).

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Albero Alto akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 375 loĝantoj en 1900 ĝis 99 en 1999 kaj poste oni iomete plialtiĝis ĝis nunaj 117 loĝantoj (2022) pro relativa proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo, krom servoj propraj de dormurbo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la kastelo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo