Albert-Rifto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la regiono montranta Albert-Rifton okcidente.
Gahinga-Monto (maldekstre) kaj Muhabura-Monto (dekstre) en Virunga Montaro.

Albert-Rifto estas la okcidenta branĉo de Orientafrika Rifto, kaj kovras partojn de Ugando, Kongo Kinŝasa, Ruando, Burundo kaj Tanzanio. Ĝi etendas sin ekde la norda ekstremo de Albertlago ĝis la suda ekstremo de Tanganjiko. La geografia termino inkludas la valon kaj la ĉirkaŭantajn montarojn [1].

Geologio[redakti | redakti fonton]

Albert-Rifto kaj la montaroj estas la sekvo de tektonaj movoj kiuj iom post iom disfendas la Somali-Platon for de la resto de la afrika kontinento. La montaroj ĉirkaŭantaj la rifton konsistas el levita antaŭkambria baza rokaro, parte kovrita de vulkana rokaro.

Lagoj kaj riveroj[redakti | redakti fonton]

La pinto de Stanlej-Monto, la tria plej alta monto en Afriko.

La norda parto de la rifto estas transirata per du grandaj montaraj sistemoj, Ruvenzori-Montaro inter Albertlago kaj Rutanziga Lago (antaŭe Eduardo) kaj Virunga Montaro inter Rutanziga Lago kaj Kivuo. Virunga Montaro konstituas barieron inter la Nilo-Baseno en la nordo kaj oriento kaj la Kongo-Baseno en la okcidento kaj sudo. Rutanziga Lago estas nutrata de pluraj grandaj riveroj, Rutŝuru-Rivero estanta unu el ili, kaj ĝi dreniĝas norden per Semliki-Rivero en Albertlagon. Viktoria Nilo elfluas de Viktoria Lago en la nordan ekstremon de Albertlago kaj eliras kiel Blanka Nilo de punkto iomete okcidente, fluante norden al Mediteranea Maro. Sude de Virunga Montaro, Kivuo sude dreniĝas en Tanganjikon per Ruzizi-Rivero. Tanganjiko tiam dreniĝas en Kongon per Lukuga-Rivero.

Verŝajne la nuna hidrologia sistemo sufiĉe antaŭ nelonge estis starigata kiam la virungaj vulkanoj erupciis kaj blokis la nordan fluon de akvo de Kivuo en Rutanzigan Lagon, igante ĝin anstataŭe eligi suden en Tanganjikon. Antaŭ tiu, Tanganjiko, aŭ apartaj sub-basenoj de kio nun estas la lago, eble havis neniun ellasejon krom vaporiĝo. Lukuga-Rivero formiĝis relative freŝdate, disponigante itineron tra kiu akvaj specioj de Konga Baseno povis koloniigi Tanganjikon, kiu antaŭe havis diferencan faŭnon.

Montaroj[redakti | redakti fonton]

De nordo al sudo la montaroj inkludas Lendu-Altebenaĵon, Ruvenzori-Montaron, Virungan Montaron kaj Itombve-Montaron. Ruvenzori-Montaro estis identigataj kun "Luna Montaro" de Ptolemeo. La montaro kovras areon de 120 kilometrojn longan kaj 65 kilometrojn larĝan. Tiu montaro inkludas Stanlej-Monton (5 119 m), Speke-Monto (4 890 m) kaj Baker-Monton (4 843 m). Virunga Montaro laŭlonge de la landolimo inter Ruando kaj Kongo Kinŝasa konsistas el ok vulkanoj. Du el ili, Nyamuragira kaj Nyiragongo, estas ankoraŭ tre aktivaj.

Izolitaj montarmasivoj pli fore en la sudo inkludas Bururi-Monton en suda Burundo, Kungve-Mahale-Montaron en okcidenta Tanzanio, kaj Kabobo-Monton kaj Marungu-Montaron en Kongo Kinŝasa je la marbordoj de Tanganjiko. La plej multaj el la montarmasivoj leviĝas inter 2 000 kaj 3 500 metroj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La albert-riftaj montarbaroj konstituas gravan ekoregionon. Transiraj arbaroj, mezaj inter malaltaĵa kaj montara arbaroj, troviĝas je altitudoj ĉirkaŭ 1 000 m al 1 750 m. Montarbaro kovras la deklivojn ekde ĉirkaŭ 1 600 m al 3 500 m. Super 2 400 metroj ekzistas areoj de bambuo kaj kriplarbaro. Erikejo kaj herboj dominas super 3 500 metroj. La ekologio estas minacita per senarbarigo kiam kreskanta loĝantaro serĉas novajn kamparojn. Kontraŭleĝa arbarekspluatado estas alia problemo, kaj metiista orminado kaŭzas lokajn difektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Owiunji I. & A.J. Plumptre 2011 : The importance of cloud forest sites in the conservation of endemic and threatened species of the Albertine Rift. Tropical Montane Cloud Forests, Science for Conservation and Management, Cambridge University Press ISBN=0521760356

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]