Albert-Schweitzer-gimnazio (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert-Schweitzer-Gymnasium
Uzata mallongigo ASG
Establinto Urbo Erfurto
Direktoro Sven Stötzer
Vicdirektoro Udo Weitz (estro de la specialiga sekcio naturscienca)
Adreso Vilniuser Straße 17–19, 99089 Erfurt (Germanujo)
oficiala retejo de la lernejo
vdr
La ĉefa konstruaĵo de la gimnazio.
Malantaŭa konstruaĵo lernejera.

La Albert-Schweitzer-gimnazio estas mezlernejo el la urbokvartalo Rieth (Erfurto). Ĝi nomitis laŭ Albert Schweitzer, germana teologo kaj kuracisto. Ĝi havas apartan sekcion natursciencan, sed estas ankaŭ tute normala, publika gimnazio.

Specialiga branĉo[redakti | redakti fonton]

Simila kroma, specialiga branĉo ekzistas ankoraŭ ĉe du aliaj mezlernejoj en Turingio, nome en Ilmenau (Goethe-lernejo) kaj Jena (Carl-Zeiss-gimnazio).

Tiun sekcion natursciencan la lernantoj rajtas viziti de la 9-a klasŝtupo ĝis la abiturienta ekzameno (12-a klasŝtupo). Ĉe tiu ĉi lernejero oni havas po 36 lernantojn por aĝogrupo. Tute estas sekve nur 140 gelernantoj kiujn prizorgas ĉ. 20 fakinstruistoj: tia kvante perfekta rilato garantias plej eble altan efikon.

Specialigo[redakti | redakti fonton]

Intencitas specialigo en la fakoj matematiko, fiziko, biologio, kemio kaj informadiko. Nombro de la horoj natursciencaj estas - danke al propra horartabulo - pli alta ol tiu ĉe nespecialaj gimnazio. Matematikon instruas doktoroj pri matematiko, kio pluse kontribuas al la alta faka kvaliteco.

Krome estas projektfazoj: en ĉiu lerneja jaro la lernantoj planas projekton, kiun ili mem prezentu kaj kandidatigu konkursen. Tiel memstareco en agado kaj pensado pozitive evoluiĝas.

Trejnado pri retoriko ankaŭ ofertatas, por ke la lernejanoj lernu prezenti sin kaj siajn konojn bone kaj lerte. Krome ekzistas la ebleco frekventi kurson de la angla por progresintoj, kio permesas atingi la ricevon de la internacie agnoskita lingvodiplomo Cambridge Certificate in Advanced Engliŝ.

Internulejo[redakti | redakti fonton]

Eblas dumsemajne loĝi en hejmo apud la lernejo. Danke al subteno publika la kostoj malaltas. Dum la semajnfinoj la lernantoj reveturas ĉe siajn familiojn.

Bonkonataj lernintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]