Albert György (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert György
Persona informo
Naskonomo Gschwandtner Albert
Naskiĝo 22-an de decembro 1862 (1862-12-22)
en Solotvino
Morto 13-an de oktobro 1941 (1941-10-13) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Albert GyÖrGy [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo György Albert estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia familia nomo ĝis 1898 estis Gschwandtner [gŝvandtner].

Albert György [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1862 en Hungara reĝlando en Aknaszlatina (nuntempa Solotvino en Ukrainio), li mortis la 13-an de oktobro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert György akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1884, poste samloke li estis asistanto. Ĝis 1890 li instruis en la akademio en pli altaj instruaj rangoj, poste li estis inĝeniero en Dorog, baldaŭ minejestro en Szászvár. En 1899 en Resica li uzis unua betonon por la vertikala ŝakto. Same li estis la unua, kiu uzis kurentojn por pumpi la akvojn el la minejoj. En 1910 li pensiuliĝis, sed post jardeko li ektrovis baŭksitojn en Halimba. Estis li, kiu enkondukis la hungaran saluton por ministoj: "Bonŝancon!

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tengermaradvány-e a Balaton? (1884)
  • Mennyiségileg elemzõ vegytan különös tekintettel a fém- és vaskohó-laboratóriumban elõforduló elemzésekre (1894, 1907)
  • Bauxittelep Halimbán és környékén Veszprém vármegyében (1923)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.