Albert Huet (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albert Huet

Albert Huet [alber' ŭe] (naskita en 1822, mortinta en 1866) estis franca diplomato.

En 1842 Huet iĝis francia konsulo duaranga en Gvatemalo; en 1843 li iĝis konsulo unuaranga. Poste li estis konsulo en la hispana urbo Cádiz, ekde 1848 en Odeso, kaj poste en Bukareŝto, Lisbono, Quito kaj Lima. En la itala urbo Ĝenovo li estis ĝenerala konsulo[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas David Schoonover, The French in Central America: culture and commerce, 1820–1930

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Albert Huet en la germana Vikipedio.