Albert Kálmán Kőrössy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kálmán Kőrössy
Persona informo
Kőrössy Albert Kálmán
Naskonomo Neumann Albert
Naskiĝo 18-an de junio 1869 (1869-06-18)
en Szeged
Morto 21-an de aprilo 1955 (1955-04-21) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo arkitekto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Kálmán Kőrössy [kOroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kőrössy Albert Kálmán estis hungara arkitekto. Lia origina familia nomo estis Neumann ĝis 1891, lia posta familia nomvarianto estis Kőrösi. Lia nobela antaŭnomo estis királyhalmi ekde 1903.

Albert Neumann[1] naskiĝis la 18-an de junio 1869 en Szeged, li mortis la 21-an de oktobro 1955 en Budapeŝto.

Propra vilao fare de Kőrössy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Neumann (baldaŭ Albert Kálmán Kőrössy) devenis el riĉa juda familio, sed li katolikiĝis en aĝo 16. Li akiris arkitekturan diplomon en 1891, li studis laŭvice en Reĝa Teknikuniversitato József, Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo kaj de:Königlich Technische Hochschule. Post hejmenveno li laboris en arkitektura ateliero de Alajos Hauszmann. En 1895 li memstariĝis, tamen inter 1897-1900 li laboris kune kun Artúr Sebestyén. Dum la 1-a mondmilito li projektis kazernon. Ekde 1926 li projektis kun alia arkitekto. Kőrössy vendis sian vilaon en 1948 pro la evidenta tuja ŝtatiĝo. En 1951 li estis deportita al Érd.

Domo Sonnenberg fare de Kőrössy

Li edziĝis en 1902, lia edzino naskis 2 filinojn. Ambaŭ filinoj disidis dum la frua socialismo, kiujn la vidvina patrino sekvis dum la Hungara revolucio de 1956.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • propra vilao (Budapeŝto, 1899-1900)
  • gimnazio (Marosvásárhely, 1903-1905)
  • loĝdomo (Budapeŝto, 1904-1905)
  • ferbetona ponto (tiam la plej longa aperturo en la mondo) (Temeŝvaro, kunarkitekto, 1908)
  • gimnazio (Budapeŝto, 1908)
  • gimnazio (Budapeŝto, 1909-1911)
  • loĝdomo (Budapeŝto, 1912)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]