Albert Kner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Kner
Persona informo
Naskonomo Kner Albert
Naskiĝo 19-an de februaro 1899 (1899-02-19)
en Gyoma
Morto 21-an de aŭgusto 1976 (1976-08-21) (77-jaraĝa)
en Ĉikago
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ilustristo • presisto
vdr

Albert Kner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kner Albert estis hungara grafikisto, presisto. Lia patro estis Izidor Kner, lia frato estis Imre Kner.

Albert Kner [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1899 en Gyoma, li mortis la 21-an de aŭgusto 1976 en Ĉikago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Kner devenis el juda familio. Li studis en la lernojaro de 1915 en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Hejmenveninta li laboris en la familia presejo, baldaŭ li lernis en Vieno, en 1923 en akademio en Lejpcigo. En la sekva jaro li laboris en presejo en Budapeŝto, li kreis kovrilpaĝojn, ksilografiaĵojn. En 1926 li estis arta gvidanto en alia presejo. En la fruaj 1930-aj jaroj li instruis en libera grafika lernejo de Dezső Orbán. En 1933 li edziĝis, post 2 jaroj filo, en 1937 filino naskiĝis. Pro la kontraŭjudaj leĝoj la familio migris al Usono en 1940, kie li faris sukcesan karieron. Li okupiĝis pri pakadotekniko, liaj novaj pensoj pri la pakado renovigis la usonan pakadoindustrion. Pro la sukcesoj li ricevis laboratorion, en 1955 jam 155 laboristoj helpis lian laboron. Li emeritiĝis en 1965, en 1973 li ricevis usonan premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]