Albert Marquet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Marquet
Persona informo
Naskonomo Pierre Léopold Albert Marquet
Naskiĝo 27-an de marto 1875 (1875-03-27)
en Bordeaux
Morto 14-an de junio 1947 (1947-06-14) (72-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj valonafranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • École nationale supérieure des arts décoratifs
Subskribo Albert Marquet
Familio
Edz(in)o Marcelle Marquet
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
vdr

Albert MARQUET [marKE] (27-a de Marto 1875 – 14-a de Junio 1947) estis franca pentristo, asocia kun la movado de Faŭvismo. Li dekomence iĝis unu el la faŭvismaj pentristoj kaj dumviva amiko de Henri Matisse. Marquet poste pentris en pli naturalisma stilo, ĉefe pejzaĝoj, sed ankaŭ kelkaj portretoj kaj, inter 1910 kaj 1914, kelkajn virinajn nudpentraĵojn.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Marquet naskiĝis en Bordozo. En 1890 li translokiĝis al Parizo por studi en la Lernejo de Dekoraj Artoj, kie li konis Henri Matisse. Ili estis samĉambranoj dum ioma tempo, kaj ili influis sin reciproke. Marquet ekstudis en 1892 en la École des Beaux-Arts kun Gustave Moreau, artisto simbolista kiu estis sekvanto de la romantisma tradicio de Eugène Delacroix.

En tiuj jaroj, Marquet ekspoziciis en la Salon des Indépendants. Kvankam li ne vendis multajn pentraĵojn, la arta komunumo de Parizo ekhavis konscion pri sia verkaro. Liaj unuaj komponoj estis karakterizataj per klara kaj bilda alproksimigo fauve, en kiu li bone kontrolis la desegnon kaj reagis al la lumo, intense ĉe la plej fortaj tonoj, sed ankaŭ ĉe pli mildaj areoj per kolorismaj klopodoj.

Vidaĵo de Agay prezentita en la Salon d'Automne, 1905, Centro Georges Pompidou.

En 1905 li ekspoziciis en la Salon d'Automne kun tiuj de Henri Matisse, Maurice de Vlaminck, André Derain, Othon Friesz, Georges Rouault, Raoul Dufy, Henri Manguin, Georges Braque, Louis Valtat kaj Jean Puy. Kortuŝitaj per la intensa koloraro de tiuj pentraĵoj, la kritikistoj reagis nomante tiujn artistojn «fauves», tio estas, sovaĝaj bestioj. Kvankam Marquet pentris kun la "fauves" dum multaj jaroj, li uzis kolorojn malpli intensajn kaj fortajn ol ili, kaj enfazis la tonojn malpli intensajn per miksado de komplementaj koloroj, sed ĉiam kiel koloroj, kaj neniam kiel grizoj.

Fine de 1907 li restis en Parizo kaj dediĉis sin, kun Henri Matisse, al serio de urbaj vidaĵoj. La fundamenta diferenco inter ambaŭ estas ke, dum Matisse uzis fortajn kolorojn, Marquet preferis mildajn flavojn, svagajn violajn aŭ bluajn kolorojn. Nigra koloro estis uzata normale kiel forta kontrasto al la helaj koloroj por formoj kiel trunkoj de nudaj arboj aŭ homoj desegnitaj kaligrafiece kontraste kun stratoj kaj trotuaroj ofte flavaj aŭ oranĝaj, tre helaj. Alia diferenco estas ke Marquet uzis alproksimigon al la tradicia perspektivo, kvankan liaj koloroj kaj komponoj konstante referencas al ortanguloj kaj tranĉis la desegnon kaligrafiece.

Albert Marquet, 1916, Marsejla haveno, oleo surtola, 65 x 81 cm, Ohara Muzeo de Arto.

Ekde 1907 ĝis sia morto, Marquet kombinis sian laboron en sia ateliero de Parizo kun multaj lokoj de la eŭropa marbordo kaj en Nordafriko, ĉefe ĉe Alĝerio kaj Alĝero same kiel Tunizio. En siaj veturoj pentris la maron kaj la ŝipojn, sed ankaŭ la lumojn kaj la viglan vivon de la urboj, speciale de la marbordaj urboj kiel Alĝero. Inter la eŭropaj urboj kiuj impresis speciale Marquet menciindas Napolo kaj Venecio kie li pentris la maron kaj la ŝipojn, fokuse al la lumo super la akva surfaco. Li adoptis teknikon tre diferencan de tiu de la impresionistoj, penttante la akvon kiel ampleksa zono de unusola tono, kio faris, ke la plano de la akvosurfaco restis sen iluzia perspektivo, dum la ŝipoj staras en alia plano. En pentraĵoj pri la laguno de Venecio akvo restas en ortangulo rilate al la plano de la pentraĵo kaj grandaj ŝipoj facile flosas. Ties tiamaj koloroj estas tre similaj al tiuj de Matisse en la 1920-aj jaroj. La homaj figuroj estas tre simpligitaj, kaligrafie desegnitaj per formo simila al tiu de la japana stilo Ŝijo. Oni diras, ke Matisse nomis lin «nia Hokusai».

Nudaĵo surdivane, 1912, Centro Georges Pompidou.

Ankaŭ dum siaj veturoj al Germanio kaj Svedio li pentris siajn preferatajn temojn: vidaĵoj de mar- kaj river-bordoj, havenoj kaj ŝipoj, sed ankaŭ urbajn pejzaĝojn. Li ripetis ofte la samajn temojn, eĉ post jaroj, markante mildajn lumdiferencojn. Li pentris malmultajn portretojn, kaj inter 1910 kaj 1914 li pentris serion de nudaĵoj en bordeloj, kaj preparis la ilustradon de verko pri lesbanaj amantinoj. Sed li estas konata ĉefe pro siaj multaj pejzaĝoj.[1]

Diference de Matisse, ne estas en li evidentaj ŝanĝoperiodoj en lia verkaro. Ĉirkaŭ la fino, li estis unu el la plej proksimaj amikoj de Matisse, kaj ili diskutis reciproke siajn verkojn sincere. Lia subita kaj neatendita morto okazis pro atako de gala veziko kaj kancero kiu poste estis malkovrita, por kiu tiam ne estis terapio. Marquet mortis en Parizo en la 14-a de junio 1947.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Kvankam li indikis, ke Marquet estas konsiderata duaranga pentristo, la angla pentristo John McLean estas unu el kiuj pensas, ke «lia senco de la koloro, la heleco kaj malheleco kaj ties saturado, ties pezo, estas mirinda.»[2]​ Marquet estis admirita partikulare de la usonaj pentristoj Leland Bell kaj lia edzino Louisa Matthiasdottir. Li estis admirita ankaŭ de la samtempuloj de Bell Al Kresch kaj Gabriel Laderman. Ĉar kaj Bell kaj Laderman estis gravaj majstroj en variaj skoloj de usona arto, ili faris grandan influon en la junaj usonaj figurartistoj pri la aprezo al Marquet.[3]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bollmann 2007, p. 119.
  2. McLean, John, enkonduko al katalogo de ekspozicio: Euan Uglow, 2a-31a de decembro 1993, Novjorko, Salander-O'Reilly Galleries, Inc.
  3. Laderman, G. "Expressionists, Concentric and Eccentric", Artforum, Feb. 1969.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bollmann, Stefan (2007). Las mujeres, que leen, son peligrosas. Madrid: MAEVA. ISBN 84-96231-98-4.