Albert Paris Gütersloh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gütersloh pentrita de Egon Schiele, 1918

Albert Paris GÜTHERSLOH, vere: Albert Conrad Kiehtreiber, (naskiĝinta la 5-an de februaro 1887 en Vieno, mortinta la 16-an de marto 1973 en Baden) estis aŭstra verkisto kaj pentristo. Per sia romaneseo Sonne und Mond (1962) li kreis verkon gravegon de la literatura Moderno. Kiel pentristo (pejzaĝoj, portretoj, aĵpentraĵo) li estis disĉiplo de Gustav Klimt kaj Josef Hoffmann. Krome li ebenigis la vojon al la fantazia Realismo de la Viena Skolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1906 Gütersloh faris la aktoran ekzamenon. Poste li estis dungita ekz. de Max Reinhardt en Berlino kaj laboris krome kiel ĵurnalisto kaj reĝisoro. La komenco de amikiĝo al Egon Schiele kaj la unua ekspozicio ĉe la Internacia Artmontrado estis en 1909. En 1910 publikitis lia Die tanzende Törin unu el la unuaj ekspresionismaj romanoj entute: per ĝi la aŭtoro tuj famiĝis ene de la movado. Dum la Unua mondmilito li laboris ĉe la gazetara sekcio kaj konatiĝis kun Robert Musil kaj Franz Blei i.a. En la jaroj 1918/19 Gütersloh eldonis kune kun Blei la kulturan-politikan ekspresionisman organon Die Rettung. Blätter zur Erkenntnis der Zeit; jam en la jaro 1914-a li engaĝiĝis krom Kurt Adler kiel eldonisto de la malburĝara gazeto Knockabout. En 1919 oni dungis Gütersloh kiel scenejdezajnisto en Munkeno kaj Vieno.

La romanoj Innozenz oder Sinn und Fluch der Unschuld (1922; Fontane-premio) kaj Der Lügner unter Bürgern (1922) ilustras la emon de la verkisto je barokoze troigita satira stilo laŭ la modelo de Laurence SterneJean Paul. Per tio - kion rimarkis jam Heimito von Doderer - Gütersloh gvidis kampanjon kontraŭ la "malsana beletrismo" kaj volis redoni ideojtransporton al la vortoj. Kiel ventumilo la lingvo malfermas sin al prezentado riĉega. Ekzemplo tipa estas la enkonduka, peza frazo ĉe Der Lügner unter Bürgern.[1]

Ekde la 1920-aj jaroj senteblas katolika sento en a verkaro de Gütersloh, kiu tamen ĉiam unuiĝu kun dioniza vivoĝojo (Die Rede über Blei oder Der Schriftsteller in der Katholizität, 1922). Ekde 1931 li docentis ĉe la Viena Artmetilernejo, sed maldungitis post Anschluss en 1938. En 1940 oni malpermesis al li labori.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

En 1945 li iĝis profesoro ĉe la Viena Akademio de la Artoj figuraj. Inter liaj adeptoj nombriĝas konategaj artistoj kiel Arik Brauer, Ernst Fuchs, Ruth Rogers-Altmann, Wolfgang Hutter, Fritz Janschka, Arminio Rothstein, Friedensreich HundertwasserAnton Lehmden. Ili fondis la notindan t.n. Vienan Skolon de realismo fantazia (Vienna School of Fantastic Realism). En 1961 li recevis la premion literaturan "Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur".

En 1962 li eldonigis la jam en 1935 komencitan ĉefverkon Sonne und Mond. Ein historischer Roman aus der Gegenwart. Ĝin nomis la aŭtoro kroniko universala de Aŭstrio inter 1913-38. La labirinta libro rezignis kvazaŭ tute pri intrigo kaj anstataŭe kreas rakontkosmon plenan de aludoj kaj rememoroj: tia totala romano (ĉiam kun socialaj-politikaj trajtoj) iĝas ekvivalento al la polifonia realeco. En 1966 aperis kvazaŭ estu kompendio al Sonne und Mond la akompana volumo Der Innere Erdteil. Aus den Wörterbüchern; la romano mem nove eldonitis en 1984 kun enkonduko de Helmut Heißenbüttel.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Jen aliaj verkoj de li:

  • Kain und Abel (1924)
  • Eine sagenhafte Figur (1946)
  • Die Fabeln vom Eros (1947)
  • Musik zu einem Lebenslauf (1957)
  • Laßt uns den Menschen machen (1962)
  • Die Fabel von der Freundschaft (1962)
  • Die Situation der modernen Kunst (1963)
  • (postmorte, poema antologio) Treppe ohne Haus oder Seele ohne Leib (1974)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La komencfrazego tekstas jene: "Als in einem rosa farbenen, aufgebauschten und rauschenden Ballkleid, das unterhalb des Halses mit splitterreichen Falten opalisierenden Stoffs die allzu straffe und nackte Wiedergabe der runden, hoch angebrachten Brüste verhinderte und, in der Höhe des Knies geschlitzt, ein gewölbtes, schwarz bestrumpftes Bein entblößte, dessen kräftiger Fuß in einem spitzen, ausgeschnittenen Lackschuh stak, Rosette in den Türrahmen des väterlichen Ladens trat, um zum Ball zu gehen, erstarrte ihr schon ausgeübter Fächer, dessen schwarze Samtschleifen bis zur Hüfte reichten, vor dem daliegenden Jüngling, und der perlenbestickte, blaue Beutel mit Spiegel, Puderquaste, Lippenstift und Taschentuch glitt ihr vom Arm."

Fonto[redakti | redakti fonton]

Köster, Thomas: "Gütersloh, Albert Paris", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heimito von Doderer: Der Fall Gütersloh. Ein Schicksal und seine Deutung. Haybach-Verlag, Wien 1930.
  • Jeremy Adler (Hrsg.): Allegorie und Eros. Texte von und über Albert Paris Gütersloh. Piper Verlag, München 1986. ISBN 3-492-10682-X
  • Gerhard Habarta: Frühe Verhältnisse, Kunst in Wien nach 45. Verlag Der Apfel, Wien 1996. ISBN 3-85450-045-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]