Albert Sabin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Sabin
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1906 (1906-08-26)
en Bjalistoko
Morto 3-an de marto 1993 (1993-03-03) (86-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Novjorko • New York University School of Medicine vd
Profesio
Okupo virusologo • universitata instruisto • inventisto • patologo • imunologo • epidemiologo vd
Laborkampo imunologio vd
Aktiva en Weizmann-a Scienca Instituto vd
Verkado
Verkoj vakcino kontraŭ poliomjelito vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Bruce SABIN (n. 26-an de aŭgusto 1906 en Białystok / Bjalistoko (tiama Rusa Imperio, nuna Pollando), mortis la 3-an de marto 1993 en Vaŝingtono) estis jud-poldevena kuracisto, mikrobiologo kaj virusologo. Li ellaboris vakcinon (Sabin-gutoj, uzeblaj tra buŝo) kontraŭ poliomjelito surbaze de la laboroj de Jonas Salk kaj Hilary Koprowski.

Lia familio elmigris en 1921 al Usono kaj li iĝis usona ŝtatano naŭ jarojn poste. Li ricevis kuracistan diplomon en 1931 en la Novjorka Universitato, kie li komencis esplorojn rilate al la infana paralizo. Li estis dum du jaroj kuracisto de la Novjorka Hospitalo Bellevue, poste li iĝis kunlaboranto de la Londona Lister Institute of Preventive Medicine. Li laboris ekde 1935 kiel esplora kuracisto ĉe la Novjorka Rockefeller Institute for Medical Research. Tie li sukcese kiel unua prezentis la multiĝon de la paraliza viruso, en homa nervohisto. Same kiel alia pola virusologo kaj imunologo Hilary Koprowski loĝanta konstante en Usono de la jaro 1944 (Hilary Koprowski havante la judajn radikojn feliĉe fuĝis de Pollando al Brazilo en la jaro 1939 tuj antaŭ la Dua Mondmilito kiam Nazia Germanio invadis Pollandon).

Sabin en 1939 iĝis docento de la infankuracado en la Cincinnati-a Universitato kaj li gvidis la sekcion pri la infektaj malsanoj de la infankliniko, poste li iĝis profesoro de la infankuracadaj esploroj. Li kontraŭis tiun ĝeneralan ideon, ke viruso de la paralizo disvastiĝas tra aero, laŭ li ĝi estas infektado de la nutrokanalo.

Sabin serĉis kaj trovis malfortajn virusojn, kiuj donas daŭran protekton por la persono. Li sukcese trovis la necesajn virusajn tribojn en 1957 kaj eksperimentis per tiuj, donante ilin tra buŝo. La rezultoj de la esploroj estis similaj al la alia pola imunologo kaj virusologo Hilary Koprowski. Oni permesis uzadon de la Sabin-gutoj en 1960 en Usono, ĝi estis deviga unuafoje en Hungario. Bonvolu kompari, ke jam pli frue, ĉar en la jaro 1959 Hilary Koprowski organizis kampanjon danke al kiu Pollando ricevis 9 milionojn da vakcinoj, sekve de tio dum 4 jaroj la nombro de malsaniĝoj je poliomjelito malkreskis de mil ĝis 30.

Sabin ankaŭ esploris aliajn virusojn. Li pensiiĝis en 1971 el la Universitato de Cincinnati, poste inter 1974 ĝis 1982, li laboris kiel esplora profesoro en la Medicina Universitato de Sud-Karolino en Charleston.

En 1965 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]