Albert Schickedanz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albert Schickedanz
Personaj informoj
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1846(nun 1846-10-14)
en Biala (Galicio)
Morto la 11-an de julio 1915
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Aŭstrio, Hungario
Profesio arkitekto, pentristo
Lingvoj hungara lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Albert Schickedanz [ŝikedanc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schickedanz Albert estis hungara arkitekto, pentristo.

Albert Schickedanz [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1846 en Galicio en Biala (nuntempa Bielsko-Biała en Pollando), li mortis la 11-an de julio 1915 en Budapeŝto.

Maŭzoleo Batthyány fare de Albert Schickedanz

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Schickedanz devenis el aŭstra familio, kiu ricevis hungaran ŝtatanecon en 1848. Li akiris diplomon en Karlsruhe, poste li plulernis en Vieno. Ekde 1868 li laboris komence ĉe Antal Szkalnitzky, poste ĉe Miklós Ybl. En 1878 li ekhavis administran postenon en Industriarta (alt)lernejo, post 2 jaroj li komencis instrui samloke ĝis la pensiuliĝo en 1901. Ekde 1880 li ekspoziciis. Inter 1893-1903 li ankaŭ laboris kune kun Fülöp Ferenc Herzog. Li okupiĝis ankaŭ pri pentrado, liaj pentraĵoj estas videblaj ankaŭ nun en muzeoj. Li havis edzinon.

Elektitaj arkitektaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Matiaso-preĝejo (1891)
  • Frida Schickedanz (en nekonata jaro)
  • Portreto de János Kováts (en nekonata jaro)
  • Juna fraŭlino (en nekonata jaro)
  • Pejzaĝo kun preĝejo (en nekonata jaro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]