Albert Szirmai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Szirmai
Persona informo
Naskonomo Schönberger Albert
Naskiĝo 2-an de julio 1880 (1880-07-02)
en Budapeŝto
Morto 15-an de januaro 1967 (1967-01-15) (86-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Albert Szirmai [sirmai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szirmai Albert estis hungara-usonana komponisto, dirigento. Lia origina familia nomo estis Schönberger, lia familia nomo foje en Usono estis Sirmay [sirmai].

Albert Szirmai [1] naskiĝis la 2-an de julio 1880 en Budapeŝto, li mortis la 15-an de januaro 1967 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Szirmai devenis el juda familio. Li lernis en Muzikakademio Franz Liszt en la sama klaso kun Zoltán Kodály, Leó Weiner, Viktor Jacobi. Post la diplomo en 1906 li estis muzika kritikisto en gazetoj, poste li havis postenon en Népszínház, sed li estis ankaŭ dirigento en malgranda teatro. Li debutis komponisto en 1907, post jaroj liaj operetoj estis prezentitaj ankaŭ en Vieno, Berlino, Londono. En 1928 li translokiĝis al Novjorko, kie li estis ĉefa redaktoro en muzika eldonejo. Dum la socialismo li kelkfoje revizitis Hungarion.

Elektitaj operetoj[redakti | redakti fonton]

  • A sárga dominó (1907)
  • Mágnás Miska (1916, lia plej konata opereto)
  • Éva grófnő (1928)
  • A kalóz (1933)
  • Tabáni legenda (1957)
  • Tündérlaki lányok (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]