Albert Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Takács
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1955 (1955-03-17) (69-jaraĝa)
en Kecskemét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Albert Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Albert estas hungara profesoro, ministro dum 2 jaroj.

Albert Takács [1] naskiĝis la 17-an de marto 1955 en Kecskemét.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Takács lernis juron en Scienca Universitato de Szeged inter 1974 kaj 1979, poste sociologion en Budapeŝto. Li ekinstruis en Universitato de Miskolc en 1980, post jaroj li havis postenon en Hungara Scienca Akademio. En 1990 li iĝis katedrestro en altlernejo, pli poste li laboris en la ministerio, fine li revenis al Miskolc por esti docento. En 1993 li kandidatiĝis. Li estis elektita vicombudsmano en 2001. Inter 2007-2008 li estis ministro pri justico.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A közigazgatás-tudomány alapjai (2001)
  • Szociális-kulturális igazgatás : A kultúra igazgatása (2000)
  • Jogi lexikon (Jura leksikono), (1999) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]