Saltu al enhavo

Albert Traeger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Traeger
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1830 (1830-06-12)
en Aŭgsburgo
Morto 26-an de marto 1912 (1912-03-26) (81-jaraĝa)
en Charlottenburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
politikisto
juristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Traeger, post 1900
komenco de muzikigita poemo de Traeger; malpost la kabano Triniushütte en Suda Turingio

Christian Gottfried Albert TRAEGER (naskiĝinta la 12-an de junio 1830 en Augsburg, mortinta la 26-an de marto 1912 en Grunewald[1]) estis germana advokato, politikisto, parlamentano de Reichstag kaj de la Prusuja asembleo (dum ne tute 4 jardekoj) kaj ĵurnalisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Veninte kun la familianoj al Naumburg (Saale) li studis en Halle (Saale) kaj Leipzig jursciencojn. En 1862 fariĝis li advokato kaj notaro je Kölleda. En 1875 li transloĝiĝis al Nordhausen vivonte de 1891 en Berlino.

Talento lia verkista senteblas je »Gedichte« (Leipzig 1858). Krome publikigis li: »1870« (ses aktualaj poemoj; Berlino 1870); la novelon »Übergänge« (Leipzig 1860); »Tannenreiser« (kristnaskaĵoj; Troppau 1864); »Die letzte Puppe« (drameto; Vieno 1864); »Morgenstündchen einer Soubrette« (drama ĝenraĵo, kun Em. Pohl; Berlino 1879). Menciindas ankaŭ la jenaj ilustritaj kolektoj: »Stimmen der Liebe« (Leipzig 1861) kaj »Deutsche Lieder in Volkes Mund und Herz« (Leipzig 1864). Inter 1865 kaj 1883 li eldonis la artan jarlibron »Deutsche Kunst in Bild und Lied«. Kantojn de li ankaŭ estis muzikigitaj.

"Traeger" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 19, Leipzig 1909, p. 656

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. mortoregistro de la Oficejo pri civila stato de Grunewald, n-ro 9/1912