Alberta Baletistaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro Nat Christie

La Albertan Baletistaron (angle Alberta Ballet Company), en Edmontono (Alberto), fondis Ruth Carse en la malfruaj 1950-aj jaroj; ĝi fariĝis profesia grupo por la prezentado de baletoj en 1966.

En 1990 la grupo kuniĝis kun la Kalgaria Urba Baletistaro kaj enhejmiĝis en Centro Nat Christie en Kalgario. Ĝi daŭras prezentas baletajn teatraĵojn kaj en Edmontono kaj en Kalgario.

La nuna art-direktoro estas Jean Grand-Maître kaj la nuna ĝenerala direktoro estas Michele Stanners.

Dum la sezono de 2007-2008 prezentiĝos la sekvaj baletoj: Othello, La Nuksrompilo, Dangerous Liaisons, Rekviemo de Mozart kunlabore kun Edmontona Opero, kaj Giselle, kiun prezentos la Nacia Baletistaro de Kanado.

Penante instigi pli multan intereson pri baleto ĉe la junularo de Edmontono kaj Kalgario, la Alberta Baletistaro lanĉis sian programon ATTITUDE en 2005. Unue sub patronado de Big Rock Brewery kaj EPCOR, ATTITUDE ebligis al Albertanoj de 18 ĝis 35-jaraĝaj senpage ĉeesti baletajn prezentaĵojn kun pico kaj biero. Rezulte kreiĝis la Konsilio por Komunuma Engagiĝo de la Alberta Baletistaro (angle Community Engagement Council of the Alberta Ballet) - konsilio de junuloj - kiu nun respondecas pri daŭrigado de la programo kaj trovado de aliaj manieroj engaĝi junulojn en la laboro de la grupo.

La Lenejo de la Alberta Baletistaro (angle School of Alberta Ballet) estas la oficiala trejnejo de la Alberta Baletistaro. Fondita en 1991, la Lernejo fariĝis unu el la plej prestiĝaj el la kanadaj instancoj kiuj trejnas dancistojn. Celante provizi altkvalitan trejnadon en amika, stimula kaj kreiva etoso, ĝi ofertas du diviziojn kaj multajn program-elektojn por nutri kaj evoluigi junajn dancistojn, tiel ke ili realigu sian potencialon.

La kursaro de la Lernejo de la Alberta Baletistaro havas fortajn radikojn en la tradicioj de la klasika baleto, kaj prenas inspiriĝon de la Vanognova (Rusa) Sistemo kaj la (Itala) Metodo Cecchetti. En ĝi estas trejnado pri tiel diversaj dancoformoj kiel la moderna, ĵaza, kaj karaktera formoj. La Lernejo de la Alberta Baletistaro bonvenigas diversecon kaj invitas lernantojn de plej diversaj lokoj kaj fonoj. La Lernejo aparte kuraĝigas knabojn esplori la eblecojn por baleta trejnado kaj tiucele ofertas stipendiojn por tion ebligi.

Gvidante teamon de internacie konataj kaj alte kvalifikitaj instruistoj, Murray kaj Nancy Kilgour estas du el la plej respektataj danc-instruistoj de Kanado. Oni povas akceptiĝi en la Profesia Divizio nur per provo kaj nur kun aĝo de 10 jaroj. La Lernejo funkciigas tut-tagan antaŭ-profesian postdiploman programon kaj partnerecon kun la Universitato de Kalgario laŭ kiu kreditoj gajnitaj ĉe la Lernejo povas kalkuliĝi en programo kondukanta al la ricevo de bakalaŭriĝo kun specialiĝo en danco (BA Dance).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]