Alberta Casey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberta Casey
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1918 (1918-08-20)
Morto 11-an de decembro 2020 (2020-12-11) (102-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Loĝloko San-Diego
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de San Diego
Okupo
Okupo esperantistomuzikisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alberta Kathryn CASEY (naskiĝis Alberta Kathryn SEABOLD la 20-an de aŭgusto 1918 en Sankta Luiso, Misurio; mortis la 11-an de decembro 2020) estis usona esperantistino kaj muzikistino en San Diego, Kalifornio.

Laŭ propraj informoj en la retejo linkedin, ŝi studis violonon kaj kantadon en la Muzika Instituto de Saint Louis de 1941 ĝis 1944, kaj ekde 1950 studis en la Universitato de San Diego.[1]

Ŝi eklernis Esperanton en 1971. En 1977 ŝi publikigis vinildiskon de esperantlingvaj kantoj je la titolo De mi al vi (en 1990 eldonita ankaŭ kiel muzikkasedo), en 1981 sekvis dua vinildisko kaj muzikkasedo de esperantlingvaj kantoj je la titolo San Diego vokas, kaj en 1998 tria kolekto de esperantaj kantoj je titolo Estu sur tero pac’ sur lumdiskego. Ŝia kantado estis memfida, kvankam kun signifa usonangla akĉento, kio ĉe iuj aŭdantoj provokis iom da moko.[2] Laŭ la biografiaj informoj de la paĝo en la retejo linkedin ŝi estis membro de UEA ekzakte de januaro 1975 ĝis junio 2003 (28 jarojn kaj 6 monatojn).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. persona profilo de ŝi en la profesi-kontakta retejo linkedin[rompita ligilo]
  2. 2,0 2,1 noto pri la prezento de la kantokolekto San Diego Vokas en la retejo WFMU Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine de la esperantisto Philip David Morgan (angle)
  3. Iom malbona sonkvalito (komparu la kanton Kredis mi kun la supre menciata versio en la retejo YouTube), kio donas misan impreson de ne tiom bona kantado, sed tamen la retpaĝo aprezeblas pro la tujhaveblo de ĉiuj kantoj de la kolekto de 1981.