Alberto Alén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alberto Alén Pérez)

Alberto Alén, plena nomo Alberto Alén Pérez (naskiĝinta la 21-an de novembro 1948 en Havano, mortinta la 14-an de oktobro 2004) estis kuba muziksciencisto kaj violonĉelisto.

Akademia edukado[redakti | redakti fonton]

Alén studis violonĉelon ĉe profesoro Fabio Landa en la Konservatorio Alejandro García Caturla de Marianao, Havano, same kiel en la Konservatorio Amadeo Roldán samurba.[1] Li ankaŭ studis psikologion ĉe la Universitato de Havano[2] kaj muziksciencon en la Instituto Supera de Arto (ISA), kie li faris siajn finajn ekzamenojn en 1982.[1]

Kariero de muzikisto kaj muziksciencisto[redakti | redakti fonton]

Kiel violonĉelisto Alén li muzikis kun variaj orkestroj kiel la Orquesta Popular de Conciertos, kiun estis fondinta Majstro Alfredo Diez Nieto[3] kaj la Orquesta del Gran Teatro de La Habana. Li ankaŭ kunlaboris en aliaj orkestroj ligitaj kun la radia kaj televida reto kuba.[1] Alén laboris kiel profesoro en la Instituto Supera de Arto (ISA) kaj esploris en la Centro por la Esploro kaj Disvolvo de la Kuba Muziko. Li ankaŭ laboris kiel helpisto de muzikprogramoj en la Televisión Cubana. Alberto Alén proponis lecionojn kaj konferencojn en Kubo, Meksiko kaj Alĝerio. Lia muzikscienca verkaro entenas: Perspectivas de la investigación musical actual (Perspektivoj de la aktuala muzikesploro; 1976), La forma de las formas musicales (La formo de la muziformoj; 1978) kaj La génesis del espacio musical (La ekesto de la muzika spaco; 1986). En 1986 Alén ricevis la renoman premion Casa de Las Américas en la kategorio de muzikscienco per sia libro: Diagnosticar la musicalidad [Diagnozi la muzikan talenton].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam la verkaro de Alén ĝenerale estas ankoraŭ relative nekonata por la publiko, tiu ĉi reprezentas gravan kontribuon al la muzikscienco. Laŭ ĵazmuzikisto Eugene Chadbourne “La studentoj de muzikscienco devus konsideri la studon de la hispana lingvo, tutsimple kun la intenco konatiĝi kun la verkaro de Alberto Alén…[4]

Lia frua verko La forma de las formas musicales reprezentas por la muzikscienco tion, kion signifis siatempe la esploroj kaj eksperimentoj de la arĥitektura skolo Bauhaus por la moderna evoluo de la vidartoj kaj de la fasonarto. En tiu artikolo Alén aplikis sian vastan konon de psikologio kaj statistiko je la analizo de la tradiciaj muzikaj formoj. En ĝi li klarigas, rilate al la percepto de la muzikaj strukturoj: “La formoj vidaj (same kiel la palpaj kaj aŭdaj) estas io alia ol sumo aŭ sinsekvo de unuopaj sensaĵoj, ili estas tute alia afero. La tuteco de stimuloj kiuj trafas la retinon (aŭ la organon de Corti en la kazo de la aŭdsenco) produktas, je la ŝelonivelo (tion konfirmis Pavlov) ‘funkciajn sistemojn, kiuj efikas tutece, kiel en la kaso de stimulo elemente kondiĉita’, kie ĉiuj unuopaj enhavoj de la malsamaj stimuloj estas transcenditaj, kiam ili respegulas siajn pluroblajn kaj reciprokajn rilatojn, kiuj kunvenas praktikantaj kontinuan influon inter ili.”[5]

Diagnosticar la Musicalidad, la lasta verko de Alén, daŭrigas profundan studon de la fenomeno de muzika praktiko, kiu konkuras kun la traktaĵoj de la germana komponisto Paul Hindemith[4], esprimas Eugene Chadbourne reference al ĉi tiu aparta verko de Alberto Alén. En Diagnosticar la Musicalidad la aŭtoro prezentas al la publiko en ĝenerale la rezutojn de vasta esploro, realigata inter 1976 kaj 1983 kun la celo plejbonigi la pruvojn de muziktalento aplikatajn en la muziklernejoj en Kubo por selekti la novajn lernantojn.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Helio Orovio:Cuban Music from A to Z. Duke University Press 2004, ISBN 9780822332121
  2. 2,0 2,1 Alberto Alén Pérez: Diagnosticar la musicalidad
  3. Leonardo Gell: Alfredo Diez Nieto y la Orquesta Popular de Conciertos. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-05-21.
  4. 4,0 4,1 Chadbourne, Eugene: Alberto Alén, Biography
  5. Alén, Alberto. La forma de las formas musicales. Casa de las Américas. Boletín de Música n-ro 72. p. 5.