Alberto Fernández-Calienes Barrios

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Fernández-Calienes Barrios
Alberto Fernández-Calienes dum TAKE 2018
Alberto Fernández-Calienes dum TAKE 2018
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1962 (1962-11-21) (61-jaraĝa)
en Kubo
Lingvoj Esperanto
Nacieco kuba
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alberto FERNÁNDEZ-CALIENES Barrios (naskiĝis la  21-an de novembro 1962(nun 1962-11-21)) estas kuba esperantisto. Li estis prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio dum 2 periodoj de 2011-2014 kaj 2014-2017, reelektita en 2022 por tria periodo. En la oficperiodo 2013-2016, li krome estis reprezentanto de Kuba Esperanto-Asocio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[1]. Li estis la ĉefredaktoro de la bulteno Esperanto.cu dum pluraj jaroj. Calienes verkis la libron “Frazaro hispana esperanto” eldonita de KEA en 2011.[2] Li starigis la nacian Kuba Esperanto-Renkontiĝo en 2012. Estis membro de la LKK en la 75a kaj 95a UK.[3] Dum sia vivo li partoprenis en pluraj internaciaj e-kongresoj kaj renkontiĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. fonto: listo de la membroj de la komitato de UEA 2013-2016 en la retejo de UEA, stato de la 15-a de aŭgusto 2013
  2. Fernández-Calienes, Alberto; Pedro Fernández Rodríguez. [2011] Frazaro hispana esperanto (esperante).
  3. [1990] Kongresa Libro UK 1990 (esperante), p. 9.