Alberto Giacometti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giacometti en monbileto svisa de 100 svisaj frankoj
Verkoj de Giacometti en monbileto svisa de 100 svisaj frankoj

Alberto GIACOMETTI (fonetike cirkaŭ: ĝakomEti) (n. 10-a oktobro 1901 en Borgonovo, komunumo Stampa, valo Bergell de itallingva parto de Svisujo; m. 11-a januaro 1966 en Koiro, germane Chur, fonetike: ĥur, Svisujo) estis svisa skulptisto, pentristo kaj artisto. Li devenis el artista praularo; lia patro, Giovanni, estis konata Postimpresionista pentristo. Alberto estis la plej aĝa de kvar gefratoj kaj interesiĝis pri arto el komenco de sia vivo.

Biografio

  • Alberto Giacometti estis svisa skulptisto, pentristo kaj grafikisto de moderna arto.
  • Ekde 1922 li ofte vivis kaj laboris nur en Parizo, Francio.
  • Alberto Giacometti regule vizitis la hejman montan valon Bergell pri arte labori kaj viziti la familion.

Li studis en Ĝenovo. En 1922 li translokiĝis al Parizo por studi ĉe la skulptisto Antoine Bourdelle, partnero de Auguste Rodin. Tie Giacometti eksperimentis ĉe kubismo kaj superrealismo kaj iĝis unu el plej agnoskataj superrealistaj skulptistoj. Inter liaj konatuloj estis Joan Miró, Max Ernst, Pablo Picasso kaj Balthus.

Inter 1936 kaj 1940, Giacometti koncentris sian skulptarton sur la homa kapo, fokuse sur tiu de la fratino. Li preferis proksimajn modelulinojn, sian fraton kaj la artistinon Isabel Rawsthorne (tiam konata kiel Isabel Delmer). Tion sekvis unika arta epoko kiam la statuoj de Isabel maldikiĝis; ŝiaj membroj plilongiĝis.[1] Obsedita pro kreo de siaj skulptaĵoj ekzakte kial li vidis la objektojn pere de sia unika vidpunkto, li ofte elfosis ĝis kiam ili estis maldikaj kiel najloj kaj reduktitaj al malgrando de cigaredujo. Post lia edzigo al Annette Arm liaj maldikegaj skulptaĵoj iome grandiĝis, sed ju pli grandiĝis, des pli maldikiĝis. Giacometti diris, ke la fina rezulto reprezentis la senton, kiun li sentis kiam li rigardas virinon.

Liaj pentraĵoj suferis paralelan procezon. La figuroj aperas izolataj, kaj estas rezulto de konstanta reverkado. Objektoj estis ofte reviziitaj: unu el liaj preferaj modeloj estis lia juna frato Diego Giacometti.[2] Tria frato Bruno Giacometti estis svisa arkitekto.

Verkoj

  • Verkoj estas parte en Tate, vidu eksterajn ligilojn.
  • La artomuzeo Wolfsburg Germanujo faros ekspozicion pri Alberto Giacometti nome La origino de spacoDer Ursprung des Raumes ekde 20-a novembro 2010.

Referencoj

  • Jacques Dupin, Alberto Giacometti, Maeght, París 1962.
  • Reinhold Hohl, Alberto Giacometti, Gerd Hatje, Stuttgart 1971.
  • Christian Klemm, Die Sammlung der Alberto Giacometti-Stiftung, Zürcher Kunstgesellschaft, Zürich 1990.
  • Yves Bonnefoy, Alberto Giacometti. Biographie d'une oeuvre, Flammarion, París 1991.
  • Suzanne Pagé, Alberto Giacometti. Sculptures - peintures - dessins, Musée d'art moderne de la Ville de Paris, Paris 1991-1992.
  • Toni Stooss, Patrick Elliott, Christoph Doswald, Alberto Giacometti 1901-1966, Kunsthalle Wien, 1996.
  • Jean Soldini, Alberto Giacometti. La somiglianza introvabile, Jaca Book, Milano 1998.
  • Agnès de la Beaumelle, Alberto Giacometti. Le dessin à l'oeuvre, Centre Georges Pompidou, Musée national d'art moderne, París, 2001.
  • Christian Klemm, Carolyn Lanchner, Tobia Bezzola, Anne Umland, Alberto Giacometti, Kunsthaus Zürich, 2001 y The Museum of Modern Art, New York 2001-2002.
  • Francesco Poli, La scultura del novecento, Edizioni Laterza, Roma 2006.
  • Rosalind Krauss, Passaggi. Storia della scultura da Rodin alla Land Art. Edizioni Bruno Mondadori, Milano 1998.
  • María Bolaños, Interpretar el arte, a través de las obras maestras y los artistas más universales. Editorial Libsa, Madrid 2007

Notoj

  1. New York Times, artikolo The Women of Giacometti, Pace Wildenstein Gallery 2005 [1]
  2. Tate Collection: Seated Man de Alberto Giacometti Konsultita la 13an de julio 2007.

Eksteraj ligiloj