Alberto Santos-Dumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Santos-Dumont
Alberto Santos Dumont - 1-13675-0000-0000, Acervo do Museu Paulista da USP.jpg
Persona informo
Alberto Santos-Dumont
Naskiĝo 20-an de julio 1873 (1873-07-20)
en Santos Dumont
Morto 23-an de julio 1932 (1932-07-23) (59-jara)
en Guarujá
Mortis pro pendumo [#]
Tombo Cemitério de São João Batista [#]
Lingvoj portugalafranca [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Colégio Culto à Ciência [#]
Subskribo Alberto Santos-Dumont
Familio
Patro Henrique Dumont [#]
Patrino Francisca de Paula Santos [#]
Gefratoj Luiz Dumont [#]
Edz(in)o
Profesio
Okupo piloto • Inventories of American Painting and Sculpture • balonisto • sciencisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Alberto SANTOS-DUMONT [aŭbersantŭz dumon] (naskiĝis en la 20-a de julio, 1873, en tiama Santa Luzia do Rio das Velhas (hodiaŭ Santos Dumont), kaj mortis en la 23-a de julio, 1932, en Guarujá, San-Paŭlo, Brazilo) estis inĝeniero kaj inventinto de aviadilo.

Santos-Dumont skribis kelkajn verkojn, inter ili Dans l’Air ("En la aero", 1904) kaj O que eu vi, o que nós veremos ("Kion mi vidis, kion ni vidos", 1918) kaj krom stireblaj balonoj lia plej fama inventaĵo estas 14 bis. Li kontribuis al la popularigo de brakhorloĝoj por viroj, ĉar pli praktikaj por la tiamaj flugpioniroj; ĝis tiam la brakhorloĝo, inventita de Patek Philippe, estis uzata nur de virinoj, kiel juvelo.

Li estas konsiderata la dua okupanto de la Seĝo 38 de la Brazila Beletristika Akademio, kvankam li ne enoficiĝis. Santos-Dumont sinmortigis 59-jaraĝa. Laŭdire li estis profunde ĉagrenita pro la uzo de aviadiloj en sangaj bataloj de la brazila Pro-Konstitucia Revolucio en 1932 (pri kiu oni povas legi ankaŭ en Historio de Brazilo).

Pro liaj faroj, la Aera Klubo de Parizo donis al li diversajn honoraĵojn, kiel monumenton en Saint-Cloud, kiu reprezentas la legendan Ikaro en bronza statuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]