Alberto la 1-a (Monako)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alberto la 1-a
Princo de Monako
Prince Albert I of Monaco - circa 1910.jpg
Great coat of arms of the house of Grimaldi.svg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1848 (1848-11-13)
en Parizo
Morto 26-an de junio 1922 (1922-06-26) (73-jara)
en Parizo
Tombo Katedralo de Sankta Nikolao [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Collège Stanislas de Paris [#]
Familio
Dinastio House of Grimaldi [#]
Patro Karolo la 3-a de Monako [#]
Patrino Antoinette de Mérode [#]
Edz(in)o Mary Victoria Douglas-Hamilton • Alice Heine [#]
Infanoj Ludoviko la 2-a de Monako [#]
Profesio
Okupo oceanographer • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Statuo de Alberto la 1-a en Monako.

Alberto la 1-a de Monako, denaske Albert Honoré Charles Grimaldi, kromnomita la "princo-scienculo" (n. la 13-an de novembro 1848 - m. la 26-an de junio 1922) estis la reganta princo de Monako ekde la 10-a de septembro 1889 ĝis la 26-a de junio 1922. Alberto estis la filo de Karlo la 3-a de Monako (1818-1889) kaj de la grafino Antoinette de Mérode-Westerloo (1828-1864). Li heredis la tronon dum sia 42-a jaro.

La princo ege interesiĝis pri oceanografio. Li kun sia persona ŝipo plurfoje esploradis arktajn regionojn, kune kun multaj eminentaj sciencistoj de tiu tempo. Li fondis interalie la Oceanografian Instituton de Monako kaj la Oceanografian Muzeon.

Alberto edziĝis dufoje, unue kun Mary Victoria Douglas Hamilton en 1869, kaj due kun la dukino Alice Heine en 1889. El la unua edziĝo naskiĝis nura filo, la princo Ludoviko la 2-a.