Albeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albeta
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50...
Demografio
Loĝantaro 141  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 30′ U (mapo)41.8272224-1.492677Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 30′ U (mapo) [+]
Alto 412 m [+]
Areo 2,652905 km² (26 5.2 905 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Albeta (Provinco Zaragozo)
Albeta (Provinco Zaragozo)
DEC
Albeta
Albeta
Situo de Albeta
Albeta (Hispanio)
Albeta (Hispanio)
DEC
Albeta
Albeta
Situo de Albeta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Albeta [+]
vdr

Albeta [alBEta] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Albeta deriviĝas el araba kun signifo "domaro".[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Albeta estas malgranda municipa teritorio en la centra parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas teritorion inter tiuj de Borja norde kaj de Bureta sude. La municipa teritorio limas kun Borja, Magallón, Alberite de San Juan, Bureta kaj Ainzón. Krom la rivero Huecha estas la kanaleto Marbadón kaj la fonto Fuente del Ojo de sulfur-magneza akvo, konata ekde la antikveco.

La loĝloko Albeta mem estas je 60 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je nur 3 km de Borja, proksime de la rivero Huecha, kiu fakte fluas laŭ la vojo inter Ainzón kaj Magallón. Ĝi estas sur 412 msm, alirebla ĉefe el Bureta kaj Borja.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estus jam romia setlejo, ĉar en la industria zono La Gorrona oni trovis romian vilaon kun termo. Poste la araboj lasis irigacian reton kaj loknomon. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ Albeta estus konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero en la loko restis parte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo en 1610 rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo.

Preĝejo.

Albeta demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Albeta oni malaltiĝis el 310 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 144 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, romia arkeologia kuŝejo, naturaj lokoj kaj pejzaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]