Albin Sandström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Albin SANDSTRÖM)
Albin Sandström
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1883 (1883-05-12)
en Uusikaupunki
Morto 25-an de marto 1952 (1952-03-25) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Albin SANDSTRÖM (naskiĝis la 12-an de majo 1883 en Uusikaupunki, Finnlando, mortis la 25-an de marto 1952) estis svedlingva finnlandano, direktoro de farb- kaj lakfabriko, esperantisto kaj redaktoro. Li estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando 1912–1925.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Sandström, kiu estis esperantisto de 1907, havis gvidanta rolon en la svedlingva junulara movado. Li kreis diversaj instrukciaj verkoj pri kolorigado kaj lakado.

Sandström estis inter la fondintoj de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj ĝia direkciano de 1907, kaj prezidanto de tiu organizo de 1912 ĝis 1926 – post Nino Runeberg kaj antaŭ Hugo Salokannel.[1] Li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la UK en Helsinki 1922. Li estis ankaŭ ĉefredaktoro de Finna Esperantisto 1912–1914, kaj redaktoro de Movado (Helsinki), 1924. Fondinto de Ilarejo Esperantista kaj ĝia direktoro 1907–1910, prezidanto de direkcio de OY Movado AB, 1920–1924.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. EAF: Estraro de EAF (Notu ke EdE diras ”prez. 1912- ĉ. 1925”. Ankaŭ pri la prezidantado de Ramstedt kaj Pesonen ekzistas malsamaj informaĵoj.)
  2. La reta kopio de EdE skribas ”OY.-Movado AB” kun streketo kaj pinto, sed tio ŝajnas esti mistajpaĵo.