Albisturo Kvinke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albisturo Kvinke
Persona informo
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Irlando vd
Profesio
Okupo verkistoesperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albisturo KVINKE estas aŭtoro verkanta nur en Esperanto. La plimulto da liaj skribaĵoj aperis dum jaroj en la magazino Monato. En la jaro 1996 estis eldonita la unua novelo el la longa humura serio Analoj de Bailenambeann [pron. baljenamjaŭn], rakontoj pri vivo en malgranda kampara urbo en Irlando kaj pri Hortensia, la admirinda edzino de Albisturo, kiuj de temp' al tempo legeblas sur la paĝoj de tiu revuo. Laŭŝajne, tiuj kronikoj - pruntante esprimon de Geraldo Mattos - estas nur parte fikcia, kaj provas demonstri la iom ekscentran naturon de la tipe irlanda karaktero. Supozeble, la urbo Bailenambeann vere ekzistas, sed la loknomo estas ŝanĝita. Kvinke jam publikigis en Monato pli ol dudek novelojn, el kiuj la plimulto temas pri Bailenambeann.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]