Alborge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alborge
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50781
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 105  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 0° 21′ U (mapo)41.334722222222-0.35749999999999Koordinatoj: 41° 20′ N, 0° 21′ U (mapo) [+]
Alto 156 m [+]
Areo 4,843779 km² (48 4.3 779 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alborge (Provinco Zaragozo)
Alborge (Provinco Zaragozo)
DEC
Alborge
Alborge
Situo de Alborge
Alborge (Hispanio)
Alborge (Hispanio)
DEC
Alborge
Alborge
Situo de Alborge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alborge [+]
vdr

Alborge [alBORĥe] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro kies ĉefurbo estas Quinto. Ĝi estas en la oriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alborge estas municipa teritorio en la sudokcidenta parto de la komarko Ribera Baja del Ebro, kie ĝi okupas teritorion ĉirkaŭita de tiu de Sástago escepte okcidente kie limas kun tiu de Alforque; fakte ĝi estas unu el tri malgrandaj teritorioj de tri tre proksimaj vilaĝoj, nome Alborge, Alforque kaj Cinco Olivas. La areo estas tute ĉe la valo de la rivero Ebro kun la loĝloko tute sur la maldekstra bordo de la rivero.

La loĝloko Alborge mem estas je 62 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro tute ene de meandro. Ĝi estas sur 156 msm. La loĝloko mem estas konektita kun apudaj Sástago sude kaj Cinco Olivas okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Alborge devenas de la araba vorto البرج , Al Burĝ, kun signifo "la turo" aŭ fakte gvatoturo.

La teritorio de Alborge estis konkerita el islamanoj ĉirkaŭ 1133 fare de Alfonso la 1-a, kiu sekvis la fluejon de Ebro el Zaragozo. Post la konkero el islamanoj granda parto de la lokanoj estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj. Ilia forpelo en 1610 okazigis demografian kaj ekonomian krizon.

Alborge demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Laŭlonge de la 20-a jarcento kelkaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron, kaj ankaŭ en Alborge oni malaltiĝis ĝis nunaj 111 loĝantoj (2022) pro malproksimeco el la regiona ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]