Albrechtice (Sušice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrechtice
Albrechtice
germane Albrechtsried
vilaĝo
Norda parto de Albrechtice
Oficiala nomo: Albrechtice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Memorindaĵo Pastviště u Fínů naturmemorindaĵo
Domoj 40 2009
Situo Albrechtice
 - alteco 700 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 10″ N 13° 33′ 58″ O / 49.20278 °N, 13.56611 °O / 49.20278; 13.56611 (mapo)
Katastro 4,44 km² (444 ha) Albrechtice u Sušice
Loĝantaro 81 (2021)
Denseco 18,24 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 342 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Albrechtice (Sušice)
Portalo pri Ĉeĥio

Albrechtice (jen ĉeĥe, historie ankaŭ germane Albrechtsried) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Sušice en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sudoriente de Sušice. Estas ĉi tie registritaj 40 adresoj. En 2021 ĉi tie vivis 81 loĝantoj.

Albrechtice situas en katastra teritorio Albrechtice u Sušice kun areo 4,44 km².

Konstruareo havas plilongigitan bazplanon, la norda parto de municipo ĉirkaŭas ĉefan ŝoseon, la suda parto de municipo kun preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj penziono tiriĝas sur la norda deklivo de monteto Sedlo. Ĉe la preĝejo kreskas memoriga tilio, en la jaro 2006 estis hakita memoriga poplo. Proksimume 1 km norde de la vilaĝo etendiĝas nacia naturmemorigaĵo Pastviště u Fínů. Sur la montopinto de Sedlo konserviĝis restaĵoj de kelta burgejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1305. En la jaroj 1869–1961 la municipo estis memstara, ekde la jaro 1961 ĝi falas sub municipo Sušice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869302
1880312
1890288
1900256
1910264
1921287
JaroLoĝantoj
1930284
1950154
1961160
1970109
198082
199161
JaroLoĝantoj
200153
201157
202181

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
  • kelta remparburgo sur monto Sedlo (Hradiště na Sedle)
  • Domo n-ro o. 40

Galerio[redakti | redakti fonton]