Albrechtice (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Albrechtice


Koordinatoj: 49°55′39″N 16°38′40″E  /  49.9275°N, 16.64444°O / 49.9275; 16.64444 (Albrechtice (distrikto Ústí nad Orlicí))
Albrechtice
germane: Olbersdorf
vilaĝo
Flag of Albrechtice (Usti nad Orlici).svg
Flago
Albrechtice (Usti nad Orlici) CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Albrechtice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Moravská Sázava
Situo Albrechtice
 - alteco 395 m s. m.
 - koordinatoj 49°55′39″N 16°38′40″E  /  49.9275°N, 16.64444°O / 49.9275; 16.64444 (Albrechtice (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 10,07 km² (1 007 ha)
Loĝantaro 481 (01.01.2012)
Denseco 47,77 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547981
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Albrechtice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.ou-albrechtice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Albrechtice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km nordorente de urbo Lanškroun en valo de rivero Moravská Sázava.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tempoj de sia ekesto Albrechtice nomiĝis Albrechtsdorf, pli poste ankaŭ Olbschtoff, Buttapilz kaj Olbersdorf. La vilaĝo ekestis okaze de reĝa koloniigo de ĉi tiea regiono kaj ĝia nomo signifas, ke temis pri "vilaĝo de homoj de Albrecht". Skribe estas vilaĝo Albrechtice unue menciita en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a al la monaĥejo Zbraslav en la jaro 1304. Pli poste, en la jaro 1356, tuta sinjorejo Lanškroun, al kiu la vilaĝo apartenis, fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, poste ĝi estis havaĵo de familiaro Kostka el Postupice, sekve de Pernštejnoj kaj de Adam Hrzán el Harasov kaj post batalo apud Prago de Karel el Lichtenstein. Al tiu familiaro la sinjorejo apartenis ĝis nuligo de partimonia reĝimo en la jaro 1850. De la 1-a oktobro 1938 sekve de Munkena interkonsento estis la regiono apartenigita al t.n. Sudeta ĵupo kaj nazia Germanio. Post la dua mondmilito estis la germana loĝantaro ellandigita kaj en liberigitajn bienojn kaj domojn venis ĉeĥaj koloniistoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Sur monteto super la vilaĝo troviĝas, ĉirkaŭigita per la tombejo, kapelo de Sankta Anna. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1861 - 1865 sur loko de ligna sonorilturo el la duono de 18-a jarcento.
Ekipaĵo estas pseŭdogotika de J Mühl el la jaro 1908.

Statuaro[redakti | redakti fonton]

Apud la ŝoseo al Laudon troviĝas statuaro de Pietato. Ĝi estas barokstila sur alta soklo datita 1704 kaj 1713.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.