Alcañiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alcañiz

Flago

Blazono

Flago Blazono
Alcañiz - panorámica 08.jpg
Vidaĵo de Alcañiz
Oficiala nomo Alcañiz
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago de Aragono Aragono
Provinco Teruelo
Komarko Malalta Aragono
Poŝtkodo 44600
Areo 472.12 km²
Alteco 381 m.
Distanco 148 km de Teruelo
Loĝantaro 16043 loĝ. (2016)
Loĝantonomo alcañizano
Retejo http://www.alcaniz.es
Koordinatoj 41°03′01″N 0°07′59″O
Situo de la provinco Teruelo en Hispanio
v  d  r
Information icon.svg

Alcañiz [alkaNJIZ] estas hispana urbo kaj municipo de la komarko Bajo Aragón (Malsupra Aragono), provinco Teruelo, en la aŭtonoma komunumo Aragono.

La municipo estas formata de la urba kerno de Alcañiz kaj la submunicipoj Valmuel kaj Puigmoreno. En año 2014 ĝi havis 16 333 loĝantojn, laŭ la informo de la INE kaj estas, kun Andorra kaj la provinca ĉefurbo, unu el la malmultaj municipoj kiuj ĝuas pliiĝon de loĝantaro elstare en la provinco Teruelo, male al la senloĝigo kiun suferas la plej parto de tiu teritorio.

Estas, krome, la ĉefurbo kaj sidejo de la aktuala oficiala komarko de Bajo Aragón, same kiel tradicia ĉefurbo de la teritorio, pli ampleksa, kiu formas la Historian Malsupran Aragonon. La konstruo de la konkurenca cirkvito de rapideco de Motorland je la ĉirkaŭoj de tiu municipo estas unu de la plej elstaraj vorkoj de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La originoj de Alcañiz kiel loĝa stabila setlejo estas svagaj. Kvankam oni konsideras la neloĝatan lokon de Alcañiz el Viejo (la Malnova) kiel ties antaŭaĵo, la aktuala setlejo ŝajnas deveni el islama epoko, ĉar ĝia aktuala nomo devenas el la araba, eble de Al-Qannis, kiu signifas "la kanaro aŭ kanejo", tre abundaj en la riverbordo de la rivero Guadalope kiu ĉirkaŭas per meandro la urbon, aŭ eble de الكنائس Al-Kanā'is, kiu signifas "la preĝejoj".[1]

Kruco de la Ordeno de Kalatrava; ĝi hegemoniis en Alcañiz dum jardekoj.

Ĝia origino estas tiom antikva kiom iama romia fortikaĵo kiu estis rekuperita el la islamanoj fare de Alfonso la 1-a de Aragono en 1119; kvin jarojn poste, la reĝo cedis tiun lokon al la fratoj Fruela kaj Pelayo, kiel defendejo kiu poste perdiĝis. Tridek jarojn poste, en 1157 la Grafo de Barcelono Ramón Berenguer la 4-a, princo de Aragono pro sia edziĝo al la reĝino Petronila de Aragono, rekonkeris ĝin, ampleksante ties teritorion por pli facile kontraŭi la islaman minacon, sed denove la kristanoj perdis ĝin, ĝis la dua rekonkero farita de lia filo Alfonso la 2-a de Aragono. En 1179 Alfonso la 2-a cedis la kastelon de Alcañiz al la religi-militista Ordeno de Kalatrava, kaj tiele komencis luktado kiu daŭros jarcentojn inter la urba konsilio kaj la ordeno.

Kaj en ties historio kaj en ties urba evoluo videblis la dekomenca hegemonio de la Ordeno de Kalatrava en la 12a, 13a kaj 14a jarcentoj. Tiu monaĥ-militista ordeno, trudis sian modelon de reloĝado kaj planis la unuan muregan cirklon, nome la "alta murego", kies simbolo estas la propra kastelo. Dum la 15a jarcento estos la mezepoka konsilio kiu havos la povon en Alcañiz kaj en la tuta Malsupra Aragono, danke parte al la apogo havigita de diversaj Reĝoj de Aragono, al la apero de surloka nobelaro, kaj la iompostioma deterioro de la Militistaj Ordenoj en Iberio, post la fino de la Reconquista en 1492. La simbolo de la alkanjiza konsilantaro estos la Casas Comunes (Komunaj Domoj), el kiuj oni konservas fragmenton de murpentraĵo instalita en la konstruaĵo kiu heredis tiun funkcion en la 16a jarcento, nome la aktuala Casa Consistorial, kiu kun la komercadministrejo lonja, la kreado de la Plaza Mayor (aktuala Placo de Hispanio), kaj la urbaj pliampleksigo kaj reordigo, ene de la limoj de nova murega cirklo de la 14a jarcento, la nomata "malalta murego", markis la ŝanĝon de mezepoka kalatrava urbo, al renesanca urbo.[2]

La Interkonsento de Alcañiz[redakti | redakti fonton]

Kastelo de la Kalatravanoj, nuna Parador de Turismo.

En 1411 Alcañiz estis sidejo de la parlamento de la Concordia (Interkonsento), kreita por elekti la sukcedanton de la Krono de Aragono en Caspe, post la morto de la reĝo Marteno la 1-a "la Humana". Tiu kunsido de Alcañiz okazis antaŭata de kunsido de parlamenta Cortes en Calatayud. El tiu eliris invito al corts valenciaj kaj katalunaj, por kune decidi pri la sukceda procezo, sub averto ke se ili ne sendos siajn reprezentantojn, Aragono kiel regno titolhava de la Krono, kaj ties parlamenta Cortes decidis de si mem kiu estos la sukcedanto.

En la 15-a de februaro de 1412, Katalunio kaj Aragono subskribis la traktaton de la Interkonsento de Alcañiz en kiu ili establis ke naŭ delegitoj (kiuj fine grupiĝos en po tri por ĉiu el la teritorioj de Aragono, Valencio kaj Graflando de Barcelono) kunsidante en Caspe, priparolu la rajtojn de la pretendantoj kaj decidu kiu devas okupi la tronon, kondiĉe ke la elektito atingu minimumon de ses voĉdonoj kaj almenaŭ unu el ĉiu triopo.

La reĝlando de Valencio neestis povinta institucii parlamentom unuigita, pro kio ne akuratis por ĉeesti en la finaj decidoj de la Interkonsento Concordia, spite la klopodojn de aragonanoj kaj katalunoj por ke povu integriĝi ambaŭ asembleoj (unu en Vinaroz kaj alia en Traiguera, poste translokigita al Morella) kaj sendi unuigitan reprezenton al Alcañiz. Tamen, la sama 15a de februaro alvenis senditojn de la asembleo de Vinaroz (kvankam ĝi reprezentis nur la partion de Jaime la 2-a de Urgel) kun atestiloj por konfirmi la deciditajn interkonsentojn. La tagon post la subskribo de la concordia, nome la 16-a de februaro, la ambasadoroj valenciaj Pedro Puyol, Juan Gascó kaj Pedro Catalá akceptis integre la tuton deciditan en la Concordia bedaŭre ke ili ne povis ĉeesti kiel reprezentantoj de la parlamento de Traiguera, tiam kunside en Morella.

La elekto de la naŭ delegitoj estis posta al la Concordia de Alcañiz, kaj estis farita el dekomenca listo proponita de Gil Ruiz de Lihori, sed reale Juan Fernández de Heredia la 4-a, Guberniestro de Aragono, kaj Juan Jiménez Cerdán, Justicia de Aragón, poste ratifita de la Parlamento de Katalunio kaj de la ambasadoroj de la Parlamento de Valencio. La delegitoj estis jenaj:[3]

Compromiso de Caspe de Dióscoro Puebla, 1867.
  • Por Aragono:
    • Domingo Ram, episkopo de Huesca.
    • Francisco de Aranda, iama reĝa konsilisto kaj sendita de Benedikto la 13-a.
    • Berenguer de Bardají, juristo kaj ĝenerala funkciulo de la Parlamento de Aragono.
  • Por Katalunio:
    • Pedro de Sagarriga, episkopo de Tarragona.
    • Bernardo de Gualbes, alta funkciulo de Barcelona.
    • Guillem de Vallseca, ĝenerala funkciulo de la Parlamento de Katalunio.
  • Por Valencio:
    • Bonifacio Ferrer, abato de la monaĥejo Cartuja de Portaceli.
    • Vicente Ferrer, dominiĥano valencia.
    • Ginés Rabassa, civitano de Valencio fakulo pri juro, kiu pro malsano estis anstataŭata de Pedro Beltrán.

La Kompromiso de Kaspo finis per la elekto de la kastilia Fernando de Antequera, nevo de la mortinta reĝo, kiel sukcedanto, kaj havigis paktitan solvon al la reĝa sukcedo, memorinda pro sia saĝeco kaj pionireco en la eŭropa kunteksto, ĉar evitis enlandan militon kaj komprenigis ke la regnaj parlamentoj de la regnoj devas decidi pri afero tiom grava kiom la regonto.

Pro tia okazaĵo, oni donis al Alcañiz la titolon de Ciudad de la Concordia (Interkonsenta Urbo).

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

En 1462 la urbo suferis la atakojn de la kastilianoj kaj katalunoj kiuj estritaj de Juan Fernández de Híjar y Cabrera insurekciis kontraŭ Johano la 2-a apoge al ties filo Karlo de Viano. La ŝanĝo de partio de la senjoro kaj posta duko de Híjar permesis al la reĝo rehavi la regionon. Li partoprenis aktive en la submeto de la kataluna disiĝo de 1640, kontribuante per homboj kaj mono, pro kio Filipo la 4-a donis al ĝi la titolon de "ciudad" (urbo) en 1652.

19a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo en la 26a de januaro 1809 okazis la "Sieĝo de Alcañiz", kiam la hispanaj trupoj retiriĝintaj el la Cordón de Samper defendis la urbon antaŭ la francaj trupoj de la generalo Wathier, nome 2 000 armitaj soldatoj, kiuj sieĝas la urbon. La defendantoj estis ĉirkaŭ 1 500 homoj, nek preparitaj nek armitaj.

En unua eliratako mortiĝis 140 lokanoj. Poste oni luktis surstrate kie mortiĝis aliaj 100 lokanoj, dum la imperiistoj perdis ĉirkaŭ 400 homojn. Finfine la francoj venkis kaj reprezaliis: rabado, detruo kaj incendio de loĝejoj kaj monumentoj, murdoj kaj perfortoj. La arĝenta preĝeja juvelaro estis fandita kaj la ingotoj estis portitaj al Francio kaj neniam rekuperiĝis. Same okazis al la relikvoj de Sankta Vincento Ferrer. Oni detruis ankaŭ la Municipan Arkivon. Finfine la francoj retiriĝis al Híjar, La Puebla de Híjar kaj Samper de Calanda la 21an de majo pro la nova hispana atako estrita de Joaquín Blake, kiu ŝajne venkis nur en la "Batalo de Alcañiz", kiu okazis la 23an de majo 1809.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Batalo de Alcañiz.
Portreto de Louis Gabriel Suchet fare de Delpech en 1830. Li utiligis Alcañiz kiel grava bazo de sia armeo en Aragono.

Unuflanke, la franca marŝalo Suchet alproksimiĝis al Alcañiz por eviti la hispanan atakon preparita por liberigi Zaragozon el la dua sieĝo, kun 10 000 soldatoj, 800 ĉevalok kaj 12 kanonoj. Aliflanke Blake kun valenciaj kaj murciaj trupoj, kun avangardo estrita de la generalo Juan Carlos de Aréizaga. La fina venko okazis kiam la francaj infanterio kaj kavalerio estis balaita de la hispana artilerio estrita de brigadiro Martín García-Loygorri e Ichaso. La franca retiriĝo lasis pli ol 1000 mortintojn kaj 40 prizonulojn; dume la hispanoj ŝajne suferis 300 perdojn, inter mortintoj kaj vunditoj.

Poste, la hispanaj malvenkoj de María de Huerva kaj Belchite, permesis novan okupon de Alcañiz fare de francoj, kio daŭris ĝis la 11a de julio de 1813, kiam ili iris al Caspe retiriĝe norden. Ĝis tiam kiel grava nodo de komunikvojoj inter Aragono, Katalunio kaj Valencilando, la marŝalo Suchet havis en Alcañiz centro de operacoj, el kie li publikigis diversajn disponojn por la regno de Aragono, kaj kie li havis preskaŭ konstante 2 000 soldatojn, en urbo kiu havis en 1810 nur iom pli ol 4 000 personoj.

Post la franca foriro videblis la detruo kaj rabado ĉefe de preĝejoj kaj monaĥejoj, same kiel pli ol unu triono de la urba kerno malaperis dum la okupado. Alcañiz havis pli ol 7 000 loĝantoj komence de la jarcento, kaj nur 1 700 en 1813. La rezulto de la milito restos dum jardekoj. Kaj poste venis la Sieĝo fare de la generalo Ramón Cabrera en 1838 je la konto de la karlistoj. Ili bombardadis por malfermi enirtruon sed ili estis finfine venkitaj de la trupoj fidelaj al la registaro de la reĝino Isabel. Ano de Alcañiz estis grava estro de karlistoj nome la generalo Manuel Carnicer, kiu denuncita estis kaptita, kiam veturis nekonate, kaj ekzekutita, post kio la estreco de la karlistoj en Aragono venis al lia duarangulo, José Ramón Cabrera Griñó. La urbo suferis tri sieĝojn dum la Karlismaj Militoj, nome en 1838, 1847 kaj 1874; ĉar ĝi rezistis la atakojn de la karlistoj kaj restis fidela al la Isabela partio, la reĝo Alfonso la 12-a donis al ĝi la titolon de "Heroica" (heroa).

Dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19a jarcento malgranda burĝaro ekfloris en la urbo, frukto de kio estis la konstruo de la Municipa Teatro, datita en 1872. En 1895 oni inaŭguris la unuan eron de la fervojo de Val de Zafán (32 km inter La Puebla de Híjar kaj Alcañiz) kiu en 1942 estos pliigita ĝis Tortosa, sude de Katalunio. En la aktualo ĝi estas verda vojo de 110 km de longo (Bajo Aragón-Matarraña-Tierras del Ebro). Dum la unua triono de la 20a jarcento pluis la industria progreso de Alcañiz, pere de olefabrikoj, ĉokolad-fabrikoj, tekstilaj vendejoj, maŝinar-atelieroj kaj multaj aliaj industrioj.

Inter la malriĉaj lokanoj de la zono ĉe Alcañiz kaj la ruraj komarckoj de Taragono kaj Kastejono, estis ofta la apogo al la ideoj plej proksimaj al la regeneraciista aragona Joaquín Costa, partiano de la pedagogio de la Institución Libre de Enseñanza estrita de Francisco Giner de los Ríos, de la rura kolektivismo kaj kontraŭa al la analfabeteco kaj al kacikismo, en pensaro kunsentita de la laborisma anarkiismo kiu tuj instaliĝis en la ruraj kernoj kaj krome adoptis multajn el la proponoj de Costa, kio rezultis en la spertoj de kolektivigo jam dum la Hispana Enlanda Milito, kies subpremado influis en la posta pensaro kaj la penoj de la geinfanoj de la postmilito. Luis Buñuel por ekzemplo, devenis el la proksima Calanda kaj Eliseo Bayo de Caspe.

Anselmo Lorenzo estis ekzilita en Alcañiz.

En aŭgusto de 1909 la ĵurnaloj "El Heraldo Aragón" kaj "El Noticiero", ambaŭ kun sidejo en Zaragozo anoncis la alvenon de translokigitaj anarkiistoj: fakte trajne el Barcelono, kaj eskortitaj de policanoj alvenis ses veturantoj; nome kvin viroj kaj unu virino, nome Soledad Villafranca, la kunulino (kaj vidvino) de la maljuste ekzekutito Francisco Ferrer Guardia, direktoro de la Escuela Moderna kaj esperantisto mem. La viroj estis José Casasola, Anselmo Lorenzo, profesoroj de la Escuela Moderna de Barcelono kaj propagandisto tiu lasta de la anarkiismo laŭ Bakunin en Hispanio kaj unu el la fondintoj de la Hispana Sekcio de la A.I.T. kaj de la gazeto "Solidaridad Obrera", José Robles Pazos, Mariano Bitiori kaj José Ferrer, frato de la fama pedagogo ekzekutita. María Foncuberta, edzino de José Ferrer, estis same fondintino de la Hispana Sekcio de la A.I.T. kaj de la gazeto "Solidaridad Obrera" kaj instaliĝis kun sia edzo. Baldaŭ alvenis anakŭ aliaj kvar translokigitoj, kunuloj de José Robles.

En 1936, dum la Hispana Enlanda Milito, Alcañiz estis unu el la plej gravaj hispanaj kolektivaĵoj organizitaj de la anarkiistoj de la CNT. Ili kolektivigis la terojn, sed ankaŭ entreprenis kolektivajn taskojn aŭ rekuperadon de hospitaloj, kaj fondon de lernejoj. Tiu atingoj estos detruitaj dum la milito fare de la frankistaj trupoj.

En 1938, en la 3a de marto je la 16:10 horoj, kiam la urbo estis ankoraŭ sub respublika regado, suferis fortan elaeran atakon fare de la naciisma flako (frankisma). Italaj aviadiloj aliancanoj de la partio de la generalo Franco, trejnis siajn elaerajn armilojn, kiujn ili poste uzos en la Dua Mondmilito, same kontraŭ militistoj kiel kontraŭ la lokaj civiluloj de Alcañiz, kio okazigis centojn da mortintoj inter la civila loĝantaro, kiu ne povis fuĝi el la atako. La 15 bombard-aviadiloj Savoia 79 lanĉis 120 bombojn de 50 kg kaj 50 bombojn de 100 kg; post la bombardado la 3 ĉasaviadiloj ripete trapasis pafante la loĝantaron. La du hospitaloj kiuj kapablis zorgi pri ĝis 400 malsanuloj ne povis hejmi tiom da vunditoj kaj ili devis esti derivataj al najbaraj lokoj. Post 11 tagoj la itala legio eniris en la urbo paradi venkinta. Tiu okazaĵo estis silentigita de ambaŭ flankoj. La frankisma partio, por ne montri sangelverŝan agadon; kaj la respublikanoj, por ne senmoraligi siajn luktantajn trupojn. Tiu agado estis ĵus diskonigita pere de la publikigo de la libro “1938, El bombardeo olvidado” de José María Maldonado.

Fakte estis la 14a de marto 1938, dum la batalo de Ebro, kiam la itala CTV, kun hispanaj trupoj, konkeris la urbon definitive por la insurekciinta flanko.

Arta kaj kultura heredo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala vido kun la kastelo kiel ĉefa rolulo de Alcañiz.

Je malmultaj kilometroj de la urbo konserviĝas la gravaj rokpentraĵoj de stilo iberiorienta de Val del Charco del Agua Amarga, komplekso deklarita Monda heredaĵo de Unesko, kun la cetero de la rokpentraĵoj de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko. Inter ties antikvaj setlejoj elstaras tiuj de iberia epoko, kiel El Palao, "el Taratrato" aŭ Tiro de Cañón al kiu ĵus (dec. 2013) oni aldonis gravegan kuŝejon malkovrita apud tiu jam ekzistinta. Uzinte kiel bazon la arkeologian kolekton de la religia lernejo de la Padres de las Escuelas Pías de Alcañiz, krom aliaj materialoj devenaj el elfosaĵoj realigitaj en la nombraj kuŝejoj de ties municipa teritorio, oni formis la Permanentan Ekspozicion de Arkeologio de Alcañiz, kiu situas en la instalaĵo Horno Nuevo de los Almudines.[4]

Dum la Mezepoko, la Ordeno de Kalatrava hegemoniis en la regado de la urbo kiu deziris ĉiam liberiĝi el tiu. Finfine la urbo venkis. La ĉefaj atestiloj de la mezepoka Alcañiz estas la propra Kalatrava kastelo, kiu estis la ĉefa sidejo de la Ordeno de Kalatrava en la Krono de Aragono —kun gravega komplekso de gotikaj murpentraĵoj—; la granda sonorilturo de la Preĝejo de Santa María la Mayor (Sankta Maria la plej Granda), templo kiu estis sidejo en diversaj okazoj de la aragona parlamento Cortes de Aragón kaj, aparte, de la Parlamento de Alcañiz antaŭa al la Kompromiso de Kaspo (1412); la Lonja (komercista kunsidejo), situa ĉe la Plaza Mayor (15a jarcento); la enirpordo translokigita el la antikva preĝejo de Sankta Petro; la komplekso de gotikaj murpentraĵoj surtabula (atribuita al Domingo Ram) konservita en la paroĥa preĝejo; kaj la komplekso de gotikaj murpentraĵoj de la antikvaj Casas Comunes de la Villa (urbodomo), situa aktuale en la teretaĝo de la Casa Consistorial (urbodomo).[5]

La povo de la propra urbo kontraŭ la Ordeno de Kalatrava estas simboligita de la bela Casa Consistorial (1565-1570), konstruita ĉe la ĉefa placo, formanta angulon kun la gotika Lonja. Ambaŭ konstruaĵoj estis deklaritaj historia monumento en 1931. [6] Tiu konstruaĵo, belega ekzemplo de klasikismo, rememoras pri la granda cirklo de humanistoj el Alcañiz de ĝia partikulara Ora Jarcento: Juan Sobrarias, Juan Lorenzo Palmireno, Bernardino Gómez Miedes, Domingo Andrés, Pedro Ruiz de Moros kaj Andrés Vives y Altafulla, se citi nur la plej elstaraj. Ankaŭ la 16a jarcento lasis spuron en la propra kastelo —kun la tombo el alabastro de la komendadoro don Juan de Lanuza, realigita de Damián Forment en 1537— kaj en la tabuloj konservitaj en la paroĥa preĝejo atribuitaj al la tiel nomita “Maestro de Alcañiz”. Estas gravaj ekzemploj de la arta alcañiz-a etoso de la 16a jarcento ankaŭ la preĝejo de Sankta Dominiko —en kiu fandiĝas la gotika tradicio kun la nova renesanca stilo— kaj granda nombro de aliaj palacaj konstruaĵoj.

Ĉefa fasado de la preĝejo de Santa María la Mayor.

Estas nombraj la monumentaj barokaj konstruaĵoj: la preĝejo de Santa María la Mayor (reformita en la 18a jarcento), la Preĝejo de Carmen (BIC, 17a jarcento), la preĝejo de Sankta Francisko (18a jarcento), la preĝejo de Escolapios (18a jarcento), la palaco de la Komendadoroj (konstruita en la suda parto de la antikva kastelo) kiu nuntempe estas hejmo de la Parador de Turismo ktp.

La granda arta figuro de Alcañiz de la 19a jarcento estis Tomás Llovet, skulptisto kaj direktoro dum kelkaj jardekoj de la Real Academia de Bellas Artes de San Luis de Zaragozo kaj aŭtoro de kelkaj retabloj de Santa María la Mayor kaj de forta reformo de la sanktejo de la Virgulino de Pueyos.

Alcañiz —krom la menciitaj artaĵoj— konservas multajn aliajn gravajn konstruaĵojn. En la religia etoso, por eksemplo, menciidas: la ermitejo de Santa Bárbara (frukto de variaj konstruepokoj), la ermitejo de la Encarnación (rekonstruita en 1860), la ermitejo de Sankta Mikaelo (realigita eble en la 16a jarcento sur antaŭa konstruaĵo), la ermitejo de San Pascual (1879), la ermitejo de la Virgen de la Peña (Virgulino de la Roko, 17a-19a jarcentoj), la antikva preĝejo de la konvento de Capuchinos (reformo de la 19a jarcento sur verko de la 17a), la kapelo de Sankta Jozefo kaj nombraj enmuraj kapeloj disaj tra stratoj.

Krome, la malaltaragona ĉefurbo prezentas gravan nombron de palacaj domoj, kiuj plejparte sekvas la tiparon de la palaco aragona de la “malfrua renesanco”: fasado artiklita en tri etaĝoj, alirejo tra granda romp-arko kaj dispono de la tipa aragona koridoro en la supra etaĝo. Tiu tipo de konstruaĵo ekuziĝas fine de la 16a jarcento kaj survivas ĝis la 18a jarcento. La plej parto de tiuj domoj koncentriĝas en la strato Mayor, en la kvartalo Almudines kaj en la strato Santa Pau (antikva strato de Clérigos). En tiu grupo oni inkludus la palacon Ardid kaj la domon situa ĉe la strato Santa Pau 4 (aktuala sidejo de la publika biblioteko kaj de la municipa arkivo), la domon Maynar (sidejo de la organizo Comarca del Bajo Aragón), la domon “Calandetas” (asocia al la Inkvizicio) ktp. Estas interesaj ankaŭ kelkaj ekzemploj de modernisma arkitekturo (same kiel la domoj situaj ĉe la promenejo Andrade kaj la domo Taboada), la restaĵojn de la antikva murega cirklo (turoj, eroj de murego kaj portalo de Loreto), diversaj akvindustriaj vorkoj (kiel la muelejo Mayor kaj la Alta Rivero, la Fonto de la 72 ŝprucoj, pontoj, norioj aŭ akvujoj), fornoj ktp. Estas kurioza la reto de subteraj pasejoj kaj strukturoj de la urbo (neĝejo, kelo, galerioj ktp.) kiujn nuntempe estas viziteblaj parte, alirinte el la Turisma Oficejo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2006 2007 2009 2010
7.699 8.397 8.596 8.961 8.691 9.812 10.166 10.851 11.651 12.642 13.431 15.447 15.729 16.392 16.291

Male al multaj aliaj urboj de Aragono kaj de Hispanio, Alcañiz ne malaltigis sian loĝantaron laŭlonge de la 20a jarcento, sed male ĝi preskaŭ duobligis ĝin el pli ol sep mil komence de la jarcento al pli ol 13 mil fine, procezo kiun oni plenumis en la du unuaj jardekoj de la 21a jarcento.

Loka politiko[redakti | redakti fonton]

Procesio de la Prediko. Cofradía del Santo Entierro (Sankta Entombigo). La Sankta Semajno estas grava festo de la urbo kaj de la areo.

Lastaj urbestroj de Alcañiz[redakti | redakti fonton]

Periodo Urbestro Politika partio
1979-1983 José María Pascual Fernández-Layos[7] Send.
1983-1985 José M. Pascual Fernández-Layos AP
1985-1987 Marisol Navarro Pascual PSOE
1987-1991 José Mª Pascual Fernández-Layos AP
1991-1995 José Mª Pascual Fernández-Layos PP
1995-1999 Carlos Abril Navarro
1999-2003
2003-2007
2007-2011 Amor Pascual Carceller IU
2011-2015 Juan Carlos Gracia Suso[8] PP
2015-2019

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

Municipaj balotoj[9]
Partio 2003 2007 2011 2015
PP 7 4 6 7
PAR 2 4 5 3
PSOE 5 4 3 3
Ganar Alcañiz 3
C´s 1
CHA 1 - - -
IU 2 5 3
Podemos -
Total 17 17 17 17

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. José María Calvo Baeza, Nombres de lugar españoles de origen árabe, Madrid, Darek-Nyumba, 1994 (Pliegos de Encuentro Islamo-Cristiano, 11).
  2. Barragán, Juan José, Origen y evolución urbana de Alcañiz. De la villa medieval a la ciudad renacentista; en Espacio, tiempo y forma, nº 22-23, UNED, Madrid, 2011. [1] Konsultita la 28an de Aprilo 2017.
  3. Carlos Laliena Corbera kaj Cristina Monterde Albiac, En el sexto centenario de la Concordia de Alcañiz y del Compromiso de Caspe, kunord. de José Ángel Sesma Muñoz, Zaragoza, Gobierno de Aragón, 2012. Faksimilo, transskribo, traduko kaj paleografia priskribo de la Concordia de Alcañiz en paĝoj 9-35 de la apuda arkivo kaj José Ángel Sesma Muñoz, El Interregno (1410-1412). Concordia y compromiso político en la Corona de Aragón, Zaragoza, Institución «Fernando el Católico» (CSIC), 2011. ISBN 978-84-9911-143-8
  4. Barragán, Juan José, La colección arqueológica de los PP. de las Escuelas Pías de Alcañiz : origen y evolución de una colección privada aragonesa; en Alcañiz, Centro de Estudios Bajoaragoneses, Nº 8, 1999, pp. 207-215.
  5. Barragán, Juan José y otros, Estudio histórico-artístico de las pinturas nigromantes de Alcañiz. Un mural de estilo gótico; en Teruel, Instituto de Estudios Turolenses, 1996, Nº 83-84.
  6. (Gazeta de Madrid, numero 155 de 04/06/1931).
  7. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas (Gobierno de España). «Treinta aniversario de las primeras elecciones municipales de la democracia». Arkivita el la originalo en la 27a de novembro 2015. [2] Konsultita la 6an de marto 2014.
  8. Alcaldes de Aragón de las elecciones de 2011
  9. Gobierno de Aragón. «Archivo Electoral de Aragón». [3] Konsultita la 27an de septembro 2012.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BARRAGÁN, Juan José (2011). Origen y evolución urbana de Alcañiz. Madrid: UNED, Revista Espacio, Tiempo y Forma, núm. 22-23. ISSN 1130-4715.
  • BENITO MARTÍN, Félix (1991). Inventario arquitectónico: Teruel. Zaragoza: Departamento de Cultura y Educación de la Diputación General de Aragón. ISBN 84-7753-171-4.
  • LALIENA CORBERA, Carlos y Cristina Monterde Albiac (2012). En el sexto centenario de la Concordia de Alcañiz y del Compromiso de Caspe. Zaragoza: Gobierno de Aragón. pp. 9-35.
  • MICOLAU ADELL, José Ignacio, THOMSON LLISTERRI, Teresa (kunord.) (2005). Comarca del Bajo Aragón. Zaragoza: Gobierno de Aragón, Colección Territorio, núm. 18. ISBN 84-7753-391-1.
  • SANCHO, NICOLÁS (1860). Descripción histórica, artística, detallada y circunstanciada de la ciudad de Alcañiz y sus afueras. Alcañiz: Imprenta de Ulpiano Huerta, calle Mayor 56.
  • SEBASTIÁN LÓPEZ, Santiago (1974). Inventario artístico de Teruel y su provincia. Madrid: Ministerio de Educación y Ciencia. ISBN 84-369-0347-1.
  • SESMA MUÑOZ, José Ángel (2011). El Interregno (1410-1412). Concordia y compromiso político en la Corona de Aragón. Zaragoza: Institución «Fernando el Católico» (CSIC). ISBN 978-84-9911-143-8.
  • TABOADA CABAÑERO, Eduardo Jesús (1898). Mesa Revuelta. Apuntes de Alcañiz. Zaragoza: La Derecha.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]