Alcalá de Gurrea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcalá de Gurrea
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22282
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 0° 41′ U (mapo)42.067777777778-0.68444444444444Koordinatoj: 42° 4′ N, 0° 41′ U (mapo) [+]
Alto 461 m [+]
Areo 71,4233 km² (7 142 .33 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá de Gurrea (Provinco Ŭesko)
Alcalá de Gurrea (Provinco Ŭesko)
DEC
Alcalá de Gurrea
Alcalá de Gurrea
Situo de Alcalá de Gurrea
Alcalá de Gurrea (Hispanio)
Alcalá de Gurrea (Hispanio)
DEC
Alcalá de Gurrea
Alcalá de Gurrea
Situo de Alcalá de Gurrea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá de Gurrea [+]
vdr

Alcalá de Gurrea [alkaLA deguREa] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Hoya de Huesca, sude de la teritorio de Lupiñén-Ortilla, okcidente de Almudévar kaj norde de Gurrea de Gállego; kaj norde de la depresio de Ebro kaj borde de la rivero Sotón. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon de la kolonia nova vilaĝo Tormos (borde de la akvorezervejo).

La loĝloko Alcalá de Gurrea mem (461 msm) estas je 29 km okcidente de Huesca laŭ la ŝoseo A-1207, laŭ kiu ĝi estas komunikata kun Gurrea de Gállego sude kaj Ortilla norde. Ĝi estas sur monteto de serio kiu etendiĝas ĝis la Akvorezervejo Sotonera, kiu estas inter Alcalá kaj Montmesa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la loknomo Alcalá mem. Ĝi signifas «kastelo», kaj estas multaj samnomaj loĝlokoj en la tuta lando kaj eĉ en la komarko mem estas Alcalá del Obispo. La islama loĝantaro estis majoritate de muladioj —posteuloj de hispanromianoj kaj visigotoj— kaj de mozaraboj, kio estus klarigo de la kultivo de vitoj en islama epoko. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

En marto de la jaro 1099, la reĝo Petro la 1-a de Aragono konfirmis al la monaĥejo de Montearagón la preĝejon de "Alcalá".[1]

La Enlanda Milito estis konfliktiga en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Grava lokano tiuepoke estis Máximo Franco Cavero (1913–1939) anarkisindikatisto, kiu kunlaboris en liberecanaj gazetoj Tierra y Libertad kaj "El Pueblo" de Huesca. Li partoprenis en la insurekcioj de 1933 kaj en septembro de 1934 estis enkarcerigita, el kio estis amnetiita post la balota venko de la Popola Fronto en 1936. En la Hispana Enlanda Milito li aliĝis al la milicoj de la CNT kaj poste al la Popola Armeo de la Respubliko, kie li estis militestro. En la 1a de aprilo 1939, je la definitiva malvenko de la Respubliko, kaj nekapabla fuĝi mare antaŭ la avanco de la frankisma armeo, li memmortigis sin en la haveno de Alicante kun sia amigo Evaristo Viñuales Larroy.[2][3]

Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado. Fakte la Kanalo de Monegros estis kompletigita en 1929, kaj la akvedukto al Tardienta en 1941.

La 2an de majo 1979, aviadilo Phantom de la Usonaj Aerfortoj lasis fali bombon (kiu ne eksplodis) sur la tendumejo Sotonera ene de la municipo de Alcalá de Gurrea.[4]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alcalá: oni malaltiĝis el 1 882 loĝantoj en 1930 (ĝia pinto) ĝis nunaj 230 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo de Agudos; fonto "La Fontaneta", kolonio Tormos, gvatoturo, Akvorezervejo La Sotonera, grotoloĝejoj, kaj fonto "Las Pilas".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Ubieto Arteta, Colección diplomática de Pedro I, núm. 62, p. 298)
  2. Secundino Serrano (2005). La última gesta. Los republicanos que vencieron a Hitler (1939-1945), Eld. Aguilar, p. 53
  3. La palabra que nos salva de Víctor Pardo Lancina.
  4. ABC

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]