Alcalá la Real

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alcalá la Real
Alcalá la Real (Jaén, Andaluzio)
Alcalá la Real (Jaén, Andaluzio)

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Flago-de-Andaluzio.svg Andaluzio
Provinco Bandera provincia Jaén.svg Jaén
Municipo Alcalá la Real
Poŝtkodo 23680 [+]
Retpaĝaro alcalalareal.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Alcalá la Real
Demografio
Loĝantaro 22 324 [1]
Loĝdenso 85,9 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°27′N 3°55′U  /  37.45°N, 3.917°U / 37.45; -3.917 (Alcalá la Real) (mapo)Koordinatoj: 37°27′N 3°55′U  /  37.45°N, 3.917°U / 37.45; -3.917 (Alcalá la Real) (mapo)
Alto 918 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 260 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá la Real - Location.png
Alcalá la Real (Andaluzio)
DMS
Alcalá la Real
Alcalá la Real
Alcalá la Real sur la municipa mapo de Andaluzio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Alcalá la Real [+]
Information icon.svg
vdr
La kvin municipoj de la komarko Sierra Sur de Ĥaeno. Alcalá la Real oranĝe, la plej suda.
Alcalá la Real.

Alcalá la Real [alkaLA lareAL] estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio, lime kun la provincoj Granado kaj Granado. La areo de la municipo estas 260 km2 kie loĝas 22324 geloĝantoj, do loĝdenso estas 85.9 loĝ./km2. Alcalá la Real situas je 75 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 22324 geloĝantoj de la municipo Alcalá la Real estas 11259 inoj kaj 11065 viroj. En la 260-kvadratkilometra teritorio estas 22 setlejoj, kie loĝas 21372 geloĝantoj, kaj aliaj 952 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 251, 118 inoj kaj 133 viroj, kaj mortis 203, 99 inoj kaj 104 viroj. Tiel la natura kresko estis 48 (0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 8881 homoj (39.8%).

Historio[redakti | redakti fonton]

Heraklo el marmoro de la 1a jarcento, trovita en Alcalá la Real, instalita en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, Madrido.

La setlejo ludis gravan rolon historie pro strategiaj komunikvojoj kaj kiel zono de landlimo dum la Mezepoko inter la Regno Kastilio kaj Nazaria Regno de Granado.

Oni trovis pruvojn de homa okupado en diversaj kuŝejoj de la municipa teritorio el la Paleolitiko, Neolitiko, Ĥalkolitiko kaj Bronzepoko. Estis setlejoj de iberoj en La Gineta kaj La Mesa de la Ribera Alta. En romia epoko estis okupado de la monteto de La Mota, kie identigeblas la plej fruaj restoj de la propra Alcalá, kaj eble tiuj romiaj konstruaĵoj detruis la antaŭajn nivelojn okupitajn de iberoj.

De la epoko de Al Andalus devenas la nomo Alcalá nome el قلعة أسطلير (Qal'at Astalīr), poste en la 9a jarcento, قلعة يحصب (Qal'at Yahsub) kaj poste meze de la 12a jarcento قلعة بني سعيد (Qal'at Banī Sa'īd), tio estas, "fortikaĵo de Bani Sa'id aŭ de la familio Sa'id", mallongige القلعة Al-Qal'a, "la fortikaĵo" [alkaLA], de kie devenas la aktuala nomo. [2]

El la epoko de la regado de Alhakeno la 2-a (961-976), datas la grava reto de turoj aŭ gvatejoj starigitaj por defendi la teritorion. Nuntempe restas 11 el 15 originaj gvatejoj, el kiuj kvin fare de kristanoj kaj la cetero de islamanoj, ĉirkaŭ la ĉefa nome La Mota. Post la dissolvo de la Kordova Kaliflando kaj la sekva disigo en la Regnoj de Tajfoj, Al-Qal'a iĝis fortikaĵo de la regno ziria, el kiu okazis atakoj kontraŭ najbaraj teritorioj.

En 1125 la rey Alfonso la 1-a de Aragono sciante pri la malkontento de la nombraj kristan-mozaraboj en islama teritorio, pro la pliigo de la religia fanatikismo de la nova religia nordafrika tendenco de almoravidoj, invadis en Andaluzion, tra Alcalá la Real, Luque, Baena, Écija, Cabra kaj Lucena kie li venkis super Abū Bakr, filo de la emiro ‘Alī ibn Yūsuf en Arnisol, Arinzol aŭ Aranzuel, aktuala Anzul (nune en Puente Genil), la 10an de marto 1126. Akompanate de nombraj kristan-mozaraboj liberigitaj, revenis al la regno Aragono kie ili setliĝis. La mozaraboj de al-Andalus kiuj ne fuĝis al Aragono, reprezalie estis punitaj kaj multaj transportitaj al Maroko.

Fortikaĵo de La Mota.

Ĉirkaŭ 1140 la kastelo de La Mota iĝis vera fortikaĵo, unu el la plej gravaj kernoj de Al Andalus sub la familio Banu Sa'id. Tiu familio de verkistoj kaj historiistoj ne submetiĝis al la dinastio de almohadoj, pro kio oni malliberigis la guberniestron, Abd al-Malik ben Said. Li poste estis pardonita kaj revenis el Maroko al Alkalao. En tiu epoko la judoj alkalaaj malakceptis konvertiĝi al Islamo kaj, pro tio, estis punitaj. La survivintoj foriris norden kaj trovis en Toledo la toleron necesan por starigi sian komunumon.

Finfine, la urbo estis konkerita de kristanoj la 15an de aŭgusto 1341 (jarcenton kaj duonon antaŭ la falo de la regno nazaria) fare de Alfonso la 11-a de Kastilio, kiu havigis la titolon "la Real" (la Reĝa) kiu ekde tiam aperas en la toponimo. Ekde tiam ankaŭ aperas en la blazono ŝlosilo, kiel simbolo de ĝia strategia gravo. En 1432 la reĝo Johano la 2-a de Kastilio havigis la konsideron de urbo.

Alcalá la Real kun la urbodomo unue kaj la kastelo de La Mota fone.

Post la konkero de la Nazaria Regno de Granado, Alcalá la Real perdis sian strategian valoron, kaj ekde tiam ekokazis iompostioma migrado de la lokanoj el la monteto de La Mota al la ebenaj teroj ĉe la monteto, klopode eviti la enfermigon fare de la muregoj kaj la malabundan areon de la monteto (3 ha) por la kresko de la urbo, kaj la urbodomo mem estis translokigita el La Mota al la aktuala urbodomo en la 17a jarcento. Tio akceliĝis dum la Hispana Milito de Sendependigo, kiam la napoleonaj trupoj okupis la fortikaĵon de La Mota el 1810 ĝis 1812, kaj abandonis ĝin post incendio. En 1842 estis 11 521 lokanoj.[3]

Dum la Hispana Enlanda Milito, kadre de la nomita Kampanjo de la «Olivo», Alcalá la Real, Lopera kaj Porcuna estis la nuraj lokoj de la provinco konkeritaj de la insurekcia flanko, kaj tie restis la fronto ĝis la militfino. Antaŭ esti konkerita de la frankistoj, la urbo estis bombardita foje de la frankisma aviadilaro.

En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 30 000 loĝantoj, poste okazis elmigrado dum la 1960-aj jaroj kaj nun estas iom pli ol 21 000. Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis socialisto, sed la lasta estas de dekstra partio PP. La ĉefaj ekonomiaj agadoj estas la kultivo de olivarboj (kaj produktado de olivoleo) kaj de ĉerizarboj, same kiel la brutobredado (ĉefe de ŝafoj kaj kaproj), la artmetioj kaj la industrio de plasto kaj metaloj. La industria kresko estas malpli granda ol en apudaj municipoj, kaj estas multa emigrado de junuloj al aliaj urboj serĉe de laborpostenoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Alcalá la Real - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007
  2. Pedro Cano Ávila, Historia musulmana de Alcalá la Real, en Alcalá la Real, historia de una ciudad fronteriza y abacial, Alcalá la Real, 1999, vol. I, pp., 315-357.
  3. Alcalá la Real en 1842 Alirita la 16an de februaro 2020.