Alcalá de Henares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alcala de Henares)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alcalá de Henares (stacidomo).
Monda heredaĵo de UNESKO
Alcalá de Henares
urbo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Hispanio
Provinco Madrida Regiono
Poŝtkodo E 28800-28807
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 250 000  (2004)
Loĝdenso 2 263 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 3° 22′ U (mapo)40.466666666667-3.3666666666667Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 22′ U (mapo)
Alto 654 m
Areo 88 km² (8 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcalá de Henares (Madrido)
Alcalá de Henares (Madrido)
DEC
Alcalá de Henares
Alcalá de Henares
Lokigo de Madrido en Hispanio
Situo de Alcalá de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcalá de Henares [+]
vdr

Alcalá de Henares (aŭ Alkalao esperante) estas hispana urbo, en la Madrida Regiono, je 30 km de la urbo Madrido. Ĝin banas la rivero Henares. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 205 000 loĝantojn (2004).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekzistis jam en la romia epoko, kie li estis nomita Complutum. La nunan nomon Alcalá, arabdevenan, ĝi ricevis dum la mezepoko.

Estis tre grava ĝia historia universitato, la Universidad Complutense, fondita de la Kardinalo Cisneros en 1499. En ĝi instruis aŭ studis konataj intelektuloj de la Ora Epoko de la kulturo hispana, kiel Antonio de Nebrija, Francisco de Quevedo aŭ la jezuito Juan de Mariana inter aliaj. La universitato estis translokita al la Madrida ĉefurbo en 1836 kie ĝi eknomiĝis Universidad Complutense de Madrid, kaj nun estas la plej granda hispana universitato. En 1977 refondiĝis universitato en Alcalá mem, kun la nomo Universidad de Alcalá, kio tre helpis al la kultura renaskiĝo de la urbo.

La malnova parto de Alcalá de Henares estis deklarita Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en 1998, agnoskante ĝian trajton de unua universitata urbo planita kiel tia en la mondo.

Tre ĵuse, Alcalá bedaŭrinde famiĝis pro alia kaŭzo: la trajnoj kiuj estis atencitaj dum la 11-a de marto de 2004 estis elirintaj el tiu urbo.

Gravaj homoj naskiĝintaj en Alcalá[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]