Alcibiades González Meana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alcibiades GONZÁLEZ MEANA)
Alcibiades González Meana
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1917 (1917-01-10)
Morto 10-an de decembro 2000 (2000-12-10) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alcibiades GONZÁLEZ MEANA (naskiĝis je la 10-a de januaro 1917 - mortis la 10-an de decembro 2000 en Oviedo) estis hispana aktivulo de la Esperanto-movado en Asturio ekde la jaroj 50-aj.

Komence de 1953, Alcibiades kun lia frato Adonis fondis en El Entrego (Langreo, Asturio) E-rondon nomatan La Verda kolombejo, kiu fariĝis la lulilo de la asturia movado, precipe post ilia translokiĝo al Ĥiĥono.

Li estis iama delegito de UEA, sekretario de la 16-a Hispana Esperanto-Kongreso en Ĥiĥono (1955), kaj diversloke verkis pri literaturaj temoj.