Alcindo Brito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alcindo Brito
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alcindo BRITO, asekuristo, estis fervora brazila esperantisto ekde 1934. Kunfondito, en 1937, de San-Paŭla Esperanto-Klubo, li rolis kiel reprezentanto de la klubo dum la unuaj jaroj kaj daŭre agadis ĝis la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto en 1947. En 1939 revuo Propaganda petis opinion de brazilaj aferistoj pri la Dua mondmilito, kiu komenciĝis. De ĉiuj la intervjutaj homoj, nur li antaŭvidis la gravecon de la afero.

Liberalisma kapitalisto, en 1950 ĝi estis unu el reprezentantoj de Brazilo en la Hemisferia konferenco pri asekuroj en Santiago, Ĉilio kaj defendis la forigo de ŝtato de ekonomia agado, ĉefe rilate al asekuroj. En 1951 estis unu el fondintoj de Federação Nacional das Empresas de Seguros Privados e de Capitalização (Nacia Federacio de Enterprenoj de Privataj Asekuroj kaj Kapitalasocio).

Li estis ankaŭ membro de Rotary Club.

Estas strato en San-Paŭlo kun lia nomo.