Alciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alciono
Eisvogel.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Koracioformaj
Familio: Alcedinidae
Genro: Alciono
Specio: A. atthis
Alcedo atthis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Eŭropa alciono (Alcedo atthis) estas la plej konata (kaj eĉ la ununura sufiĉe videbla) specio de alciono, tio estas eta birdo blua kiu manĝas fiŝojn, loĝanta en la plej granda parto de Eŭropo kaj sudorienta Azio. Ankaŭ la vorto "Alcedo", pli propra por ĉiuj specioj de la genro uzeblas por tiu ĉi specio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Alciono

Temas pri tute nekonfuzebla specio, eĉ se oni ne vidas sed oni aŭdas ĝin.

Laŭ la korpo ĝi estas tre malgranda birdo, mallonga je 16 cmj. La plej rekonebla koloro de la alciono estas bluo: brillazura bluo ĉedorse (ĉefe kiel vertikala larĝa strio) kun helbluaj punktoj kaj punktostrio kaj iome verda bluo ĉe la flugiloj, ambaŭ bluoj tute brilegaj. La ventro kaj malsupra parto estas oranĝobruna ankaŭ brile. Ĝi havas ankaŭ blankajn makulojn en la gorĝo (pli ampleksa) kaj ambaŭflanke de la kolo (preskaŭ malantaŭ, pli etaj) dividitaj de blua strio al la dorso.

Aliaj fizikaj detaloj estas longega, forta kaj pikega beko, nigra ĉe maskloj kaj kun ruĝa suba makzelo ĉe inoj, granda kapo kompare kun la eta korpo, etaj kruroj ruĝegaj.

Plej surprizege povas esti ĝia vidado dum flugo ekzemple laŭ rojojriveretoj kie ĝi kutime loĝas. Unue oni aŭskultas klare ĝian voĉon, kiu konsistas el laŭta "piii" po kvin aŭ dek sekundoj; do, oni povas antaŭimagi pli malpli kie kaj kiam aperos la birdo, kiu flugas laŭ la direkto de la rojo ĉu supren ĉu malsupren. En tiu momento oni vidos brilan bluan punkton kiu flugas rekte kaj rapidege unu aŭ du metrojn super la akvo, kvazaŭ kuglo aŭ sageto blua preterpasos onin kaj daŭre flugos laŭ ties direkto.

Medio[redakti | redakti fonton]

Tiuj orientalisaj kaj palearktisaj birdoj vivas ĉe rojoj, riveroj, kanaloj, lagetoj, ktp. vintre povas translokiĝi al marbordomarĉejoj. Ili loĝas ie ajn en Eŭropo (escepte de Skandinavio -krom la suda Svedio-, Skotio, la altaj montaroj alpaj kaj apeninaj aŭ la mediteraneaj insuloj) kaj sudorienta Azio; videblas ankaŭ meze de ambaŭ zonoj. Ofte en la montaro alia specio okupas ties lokon, la cinklo.

La nestojn ili faras kiel abelmanĝuloj en truoj konstruitaj en vertikalaj sablejoj ofte ĉe la samaj akvujoj kie ili fiŝkaptas.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La flugon la alciono faras ĉiam sola (neniam laŭfamilie aŭ laŭgrupe). Se dumfluge ĝi vidos homojn aŭ iun ajn danĝeron, ĝi ŝanĝos la rapidecon de la voĉo al pii pii ĉiun sekundon kaj eĉ povos ŝanĝi la direkton de la flugo dekstren aŭ maldekstren, sed ne antaŭen.

Ili manĝas fiŝetojn (65 % de la dieto), ranojn, ranidojn, akvajn insektojn, riverkrabojn ktp. Por kapti ilin la alciono gvatas sur branĉo de arbo, arbustoroko apud la akvo (ofte dum senmova flugado super ĝi) kaj subite ĝi merĝas kvazaŭ sago, subnaĝas, prenas la ĉaŝaĵon kaj revenas al la sama loko de gvatado kie draste skuas la kaptaĵon kontraŭ la starejo ĝis ties morto. Poste ĝi englutas tiun. Dum la epoko de reproduktado rapide ili alportas la manĝaĵon al la idoj (ofte ne nur unu fiŝeton sed kelkajn!). Dum la epoko de flatpariĝado ili alportas ĝin al la ino kiel allogo aŭ konvinko de bona patro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj